#Datreveno

2023-09-21

La dua leĝo de termodinamiko ne venkeblas. La hodiaŭa estis mia fina afiŝo pri #datreveno. Estis 4 jaroj de ili (1461 - unue ĉe Twitter, poste ĉi tie), kaj nun pro marŝo de tempo malpli faciliĝas por mi trovi ŝancojn por esploro pri la afero. Mi esperas, ke vi trovis ilin interesa, eĉ se ne utila.
Tamen mi ne intencas eliri ĉi tiun mastodonan konton, sed la enhavoj de la kontribuaĵoj ŝanĝiĝos, kaj malplioftiĝos.

2023-09-21

#Datreveno #BarbaraLonghi #Pentrado

Je ĉi dato en 1552 naskiĝis Barbara Longhi, pentristo, kiu estis bone konata dum sia vivo por portretoj. Tamen nun multo da ŝiaj pentraĵoj estis perditaj aŭ ne konfirmitaj, ĉar ŝi ne subskribis ilin, kaj eble kelkaj de ili estis atribuitaj al ŝia patro. en.wikipedia.org/wiki/Barbara_
Bildo: en.wikipedia.org/wiki/File:Pre

Supozita memportreto pri Longhi per oleo.
2023-09-20

#Datreveno #MartinoMartini #Geografio #Ĉinio

Je ĉi dato en 1614 naskiĝis Martino Martini, misiisto, kiun oni konsideras esti la unua rigora geografo kaj historiisto pri Ĉinio, kaj kiu revenis al Eŭropo kaj publikigis mapojn kaj detalojn pri la lando. Ankaŭ li verkis la unuan gramatikon de la mandarena lingvo, kaj tradukis kelkajn eŭropajn librojn mandarenen. en.wikipedia.org/wiki/Martino_
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

17-a jarcenta potrreto de la jezuito Martini. Li estas vestita en ekleziaj vestaĵoj kaj tenas flavan mapon pri Ĉinio
2023-09-19

#Datreveno #WilliamGolding #Literaturo

Je ĉi dato en 1911 naskiĝis William Golding, verkisto, kies ĉefverko estis lia unua, "Mastro de la Muŝoj". Liaj romanoj temas ofte pri la malfideleco kaj perforto de homaro. Li ricevis premion Nobel, sed estis diskutiga elekto. eo.wikipedia.org/wiki/William_
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

Foto je 1983 pri la vizaĝo de Golding kun blanka haro, lipharo, kaj barbo.
2023-09-18

#Datreveno #AdrienMarieLegendre #Matematiko

Je ĉi dato en 1752 naskiĝis Adrien-Marie Legendre, matematikisto, kiu evoluigis kelkajn tre utilajn metodojn por solvi fizikajn kaj inĝenieradajn problemojn. Li anoncis antaŭ Gauss sian metodon de malplej grandaj kvadratoj por trakti neprecizajn datumojn, kaj sugestis kelkajn konjekturojn pri nombroj. eo.wikipedia.org/wiki/Adrien-M
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

La sola certa portreto de Legendre estante akvarela karikaturo fare de Boilly. ĝi montras Legendre kun amaso de blanka haro kaj malrida mieno.
2023-09-17

#Datreveno #KonstantinCiolkovskij #Raketoj

Je ĉi dato en 1857 naskiĝis Konstantin Ciolkovskij, matematikisto, kiu evoluigis la teorion pri raketoj antaŭ ol oni povos konstrui ilin, kaj sugestis preskaŭ ĉiujn necesajn aparatojn, kiuj necesas por kosmovojaĝoj. eo.wikipedia.org/wiki/Konstant
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

Portretfoto pri Ciolkovskij je ĉirkaŭ 1924. Li sidas sur benko kun bastono en la dekstra mano. Li portas grizan larĝstrian jakon, malhelan pantalonon, kaj nigra mantelo drapiriĝis super liaj ŝultroj. Li havas okulvitron kaj longan barbon.
2023-09-16

#Datreveno #AlbrechtKossel #Biokemio

Je ĉi dato en 1853 naskiĝis Albrecht Kossel, kemiisto, kiu malkovris la ĉefajn kombinaĵojn, el kiuj estas farita DNA, malgraŭ tiutempe li ne povis trovi la formon de la molekulo. Lia postaj esploroj antaŭdiris la strukturon de proteino. en.wikipedia.org/wiki/Albrecht
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

Foto pri Kossel profile, rigardante al nia dekstra. Li estas plejparte kalva, kaj havas lipharoj.
2023-09-15

#Datreveno #MurrayGellMann #Fiziko

Je ĉi dato en 1929 naskiĝis Murray Gell-Mann, fizikisto, kiu kreis la teorion pri kvarkoj por klarigi iujn ecojn de aliaj atomaj partikloj, kaj nun estas firme establita kiel centra parto de kvantumteorio. Li ankaŭ fondis projekton mapi la rilatojn inter homaj lingvoj kaj kiel ili evoluis. eo.wikipedia.org/wiki/Murray_G
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

Diagramo pri la tri kvarkoj en protono, (du "up" koloritaj blua kaj ruĝa, kaj unu "down" verde) kaj konektitaj duope per flava risortoj.
2023-09-14

#Datreveno #PeterLely #Pentrado

Je ĉi dato en 1618 naskiĝis Peter Lely, pentristo, kiu estis la supera portretisto ĉe la britia reĝa kortego, kaj al la laŭmoda parto de societo, eĉ dum la interna milito. Lia ateliero estis tiel okupita, ke li pentris la vizaĝojn, kaj liaj lernantoj finis per kelkaj kutimaj vestaĵoj kaj pozicioj. eo.wikipedia.org/wiki/Peter_Le
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

Memportreto de Lely portanta tre malhelajn vestaĵojn kontraŭ malhela fono. Li tenas en la maldekstra mano malgrandan skulptaĵon, kaj rigardas al la vidanto.
2023-09-13

#Datreveno #Hans#ChristianGram #Biokemio

Je ĉi dato en 1853 naskiĝis Hans Christian Gram, biokemiisto, kiu malkovris teknikon kolorigi bakteriojn per violkolora tinkturo por disigi ilin en du ĉefajn grupojn, metodo ankoraŭ en uzo hodiaŭ kiel la unua paŝo por identigi novan specimenon. en.wikipedia.org/wiki/Hans_Chr
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

Mikroskope bildo pritinkturaĵo Gram de miksitaj Gram-pozitivaj bakterioj (violkoloraj: Staphylococcus aureus) kaj Gram-negativaj (rozkoloraj: Escherichia coli). Pligrandigo: 1000.
2023-09-12

#Datreveno #HLMencken #Satiro #AnglaLingvo

Je ĉi dato en 1880 naskiĝis Henry (H.L.) Mencken, eseisto, kiu komentis kritike kaj satire pri ĉiuj partoj de homa societo, iĝante bone konata post kiam li verkis satiran priskribon pri la proceso Scopes, kiun li nomis "La Simia Proceso". Lia ĉefverko estis lia ampleksa studo pri la angla lingvo parolita en Usono, publikigita je kelkajn volumoj kaj aldonaĵoj. en.wikipedia.org/wiki/H._L._Me
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

Foto je 1928 pri Mancken fiksrigardante la fotilon, kun centra hardislimo.
2023-09-11

#Datreveno #MungoPark #Afriko

Je ĉi dato en 1771 naskiĝis Mungo Park, esploristo, kiu per sia libro, klarigis multon pri okcidenta Afrika al la eŭropanoj, Li esploris la riverojn Niĝeron kaj Gambion, kaj komencis konstruis mapon pri la regiono. eo.wikipedia.org/wiki/Mungo_Pa
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

Desegno pri Park. Li alfrontas la vidanto, sed rigardas al nia maldekstra.
2023-09-10

#Datreveno #PrincinoWynnogene #Indiĝenoj

Je ĉi dato en 1880 naskiĝis Laura Cornelius Kellogg (Princino Wynnogene), unu el la fondintoj de la Societo de Amerikaj Indigenoj, kiu batalis forte por akiri memregado por la irokezoj kaj aliaj pranacioj. en.wikipedia.org/wiki/Laura_Co
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

Foto je 1913 pri Wynnogene alfrontante al nia dekstra sed rigardante al la fotilo kun brakoj falditaj trans la brusto.
2023-09-09

#Datreveno #FengKang #Matematiko

Je ĉi dato en 1920 naskiĝis Feng Kang, matematikisto, kiu sendepende inventis la finian eran metodon solvi komputadajn problemojn por ĉia inĝenierado. Aliaj el liaj algoritmoj utilas por longdaŭraj simuladoj de la movo de molekuloj, ktp. en.wikipedia.org/wiki/Feng_Kan
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

Diagramo pri finia era reto por priskribi magneta problemo kun konduktoro ĉe la dekstra flanko de la areo, kaj kvaroncirkla fermagneta komponentoen la profunda maldekstra angulo.
2023-09-08

#Datreveno #PeterSellers #Filmoj

Je ĉi dato en 1925 naskiĝis Peter Sellers, plurtalenta aktoro, kiu komencis je freneza komika radioprogramo (The Goon Show, bone konata en Britio) kaj estis bona voĉmimikisto. Poste li moviĝis al filmoj kiel La Rozkolora Pantero kaj Doktoro Strangelove. en.wikipedia.org/wiki/Peter_Se
Bildo: en.wikipedia.org/wiki/File:Pet

Foto je Junio 2013 ĉe si ridetante kaj portante malfermitan blankan kardiganon
2023-09-07

#Datreveno #GrandmaMoses #Pentrado

Je ĉi dato en 1860 naskiĝis Grandma Moses, amatora pentristo, kies pentraĵoj havas optimisman aspekton kaj folkloran stilon. Ŝi famiĝis nur tre malfrue en vivo kaj mortis aĝe 101 jaroj. en.wikipedia.org/wiki/Grandma_
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

Foto pri Moses je ĉirkaŭ 1950. Ŝi sidas sur simpla seĝo manoj sur sian sino, kaj portas makulatan robon kaj okulvitron
2023-09-06

#Datreveno #AlcideDOrbigny #Geologio #Zoologio

Je ĉi dato en 1802 naskiĝis Alcide d'Orbigny, scientisto, kiu kontribuis multon al zoologio, paleontologio kaj geologio. Li kolektis por la Pariza Muzeo pli ol 10.000 specimenojn el suda Ameriko, kaj donis al kelkajn roktavolaj iliajn nomojn rilate al iliaj aĝoj. eo.wikipedia.org/wiki/Alcide_d
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

Desegno je 1839 pri d'Orbigny sidante en apogseĝo.
2023-09-05

#Datreveno #AmyBeach #Muziko

Je ĉi dato en 1867 naskiĝis Amy Beach, komponisto, kiu estis la unua sukcesa usonanino kiu verkis grandan simfonion el pure usona fontoj, ne ricevinte eŭropan instruadon. eo.wikipedia.org/wiki/Amy_Beac
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

Simpla porteta foto pri Beach, kun neŭtrala mieno rigardante al la fotilo.
2023-09-04

#Datreveno #DariusMilhaud #Muziko

Je ĉi dato en 1892 naskiĝis Darius Milhaud, komponisto membro de "La Sesopo", kiu estis influita de ĵazo kaj brazila muziko, kaj ofte verkis plurtonalece. Li ankaŭ instruis aliajn bone konatajn muzikistojn, inkluzivante ĵazaj kaj klasikaj. eo.wikipedia.org/wiki/Darius_M
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

Fotoportreto pri Milhaud je 1923. Li rigardas la fotilon, kaj estas vestita en jako kaj kravato.
2023-09-03

#Datreveno #FerdinandPorsche #Inĝenierado

Je ĉi dato en 1875 naskiĝis Ferdinand Porsche, inĝeniero, kiu faris kelkajn signifoplenajn plibonigadojn al motoroj kaj aŭtomobiloj. Li kontribuis al la unua hibrid-elektra aǔto, kaj fondis la kompanion Porsche. eo.wikipedia.org/wiki/Ferdinan
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

Foto je 1940 pri Porsche vidite tra la spokoj de stirrado.

Client Info

Server: https://mastodon.social
Version: 2025.07
Repository: https://github.com/cyevgeniy/lmst