estas interese por mi legi mian unuan nebeletran esperantlingvan libron. #esperanto #lang_eo #libro #literaturo
https://mentoren-verlag.de/werke/dirite-ne-signifas-farite-das-buch/
estas interese por mi legi mian unuan nebeletran esperantlingvan libron. #esperanto #lang_eo #libro #literaturo
https://mentoren-verlag.de/werke/dirite-ne-signifas-farite-das-buch/
Ĉu vi ŝatas legi novelojn kaj rakontojn en flua, bela Esperanto? La retejo Disvastigo ĵus publikigis elekton el la arkivo de Monato, enhavanta literaturajn tekstojn aperintajn tra la jaroj en nia revuo. Malkovru la verkaĵojn de talentaj aŭtoroj el la tuta mondo.
#Esperanto #Monato #Legolisto #Rakontoj #Noveloj #Literaturo
Esperanto-Asocio de Britio eldonis la porinfanan libron “Matilda” de Roald Dahl en la Esperanta traduko de Tobiasz Kubisiowski.
Ĉu vi serĉas legaĵojn por plenigi vian legan liston? Nun vi povas trovi kolekton de noveloj kaj rakontoj el la revuo Monato, publikigitaj inter 2006 kaj 2021! Jen la ligilo al la paĝo, kie vi povos esplori kaj legi komforte: https://disvastigo.esperanto.it/index.php/it/approfondimenti/3973-legolisto-noveloj-kaj-rakontoj-el-la-arkivo-de-monato
Bonan legadon! 📚✨ #Legado #Monato #Kulturo #Literaturo #Esperanto #senpaga
Mia novaĉetita libro alvenis! "Malgranda Sibo" de Cory Doctorow. Origina lingvo estas la angla, tiu libro estas traduko al Esperanto.
#literaturo #malgrandaFrato #malgrandaSibo #libroj
BN : la poemo ankaŭ troviĝas ĉi tie unupaĝe:
https://abouadile9f7b96564.wordpress.com/2024/02/25/la-hararo-charles-baudelaire/
#Poezio #poemo #poeto #literaturo #traduko #lang_eo #LesFleursDuMal #CharlesBaudelaire #FrancaPoezio #simbolismo #arto #artisto #esperanto #LaFlorojDeLMalbon
La hararo (4/4)
Longtempe, ĉiam, ĉiam! Al peza bukl-amaso
Mi ŝutos la rubenon, la perlon, la safiron,
Ke vi neniam surdu al mia am-ekstazo!
Ĉu ne l’ oaz’ revita vi estas, kaj la vazo,
Kie mi longe sorbas la memor-eliksiron?
Charles Baudelaire (1821-1867)
Esperantigita de pluraj tradukintoj sub la redakto de K.KALOCSAY kaj G.WARINGHIEN
#Poezio #poemo #poeto #literaturo #traduko #CharlesBaudelaire #FrancaPoezio #simbolismo #arto #artisto #esperanto #LaFlorojDeLMalbon #LesFleursDuMal
La hararo (3/4)
La kap’ ebri-soifa dronos kun sinforgeso
En ĉi nokt-oceano, kaŝej’ de dua sama;
Mia spirit’ subtila, sub rula ondkareso,
Ja scios vin retrovi, ho fekunda pigreco,
Senfine longaj luloj de nenifar’ balzama!
Ho bluaj haroj! Tendo streĉita el mallumoj!
Spegulas vi lazuron de ĉielrondo vasta;
Sur la lanugaj randoj de bukloserpentumoj
Min arde ebriigas miksaĵo de parfumoj:
Kokosoleo, mosko kaj gudr-odoro drasta.
...
#PodkastoDeLaTago
Pola Retradio en Esperanto]m E_elsendo el la 20.02.2024
#PolaRetradioEnEsperanto
https://podcastaddict.com/pola-retradio-en-esperanto/episode/171669922 via @PodcastAddict
Inter aliaj temoj:
"(...) Hodiaŭ ni denove renkontiĝas kun la intrigo de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof per ĝia 143-a fragmento."
#podkasto #EsperantaPodkasto #LidiaZamenhof #QuoVadis #traduko #legado #literaturo #pollando #polujo #Varsovio #radio #retradio #esperantaretradio
LA ANTAŬA VIVO
(Charles Baudelaire)
Mi loĝis longatempe sub portikaro alta, Kiun la mara suno surpentris per mil bruloj,
Kaj kolonegoj rektaj, majestaj de konturoj,
Ŝajnigis en vespero grandega grot' bazalta.
La bildon de l' ĉielo lulante, la ondruloj Miksadis plej mistike kaj kun solen' aparta
Akordojn ĉiopovajn de mar-muzik' ekzalta
Al sunsubir-koloroj rebrilaj en l'okuloj.
...
1/2
#CharlesBaudelaire #Baudelaire #poezio #poeto #poemo #literaturo #franca #esperanto #LaFlorojDelMalbon
LA ALBATRO (2/2)
#CharlesBaudelaire
Ĉi vojaĝant' flugila inerte nun hezitas. Ĵus nura bel', kaj nune: malbel' komika jam.
Jen, iu ĝian bekon per kurba pip' incitas, Alia ĝin, fluginton, imitas dum la lam'.
Similas la poeto al tiu princ' de l' nuboj, Kiu la ŝtormon ĝuas, kaj ridas je l' pafant',
Kaj kiun, tere, sube, ĉe mokrideg' de buboj,
Malhelpas iri ĝiaj flugiloj de gigant'.
#esperanto #poezio #poemo #poeto #francapoezio #francapoeto #literaturo #traduko #lang_eo
Mi havas kelkajn demandojn pri la esperantaj sonlibroj. Bonvolu malfermi la fadenon por trovi la tutajn demandojn!
#esperanto #esperantaPodkasto #sonlibro #sonlibroj #libro #libroj #literaturo #EsperantaLiteraturo #traduko #esperantajSonlibroj #esperantaSonlibro #media #podcast #lang_eo #esperantujo #esperantio
1/.
Ĉu vi uzas sonlibron (en ia lingvo)?
Mi ĵus malkovris tiun retpaĝon:
Esperaĵo.net https://esperaĵo.net/
"Verkoj por la espero de esperanto"
Ĝi proponas multajn esperantajn verkojn (tradukojn) per malsamaj formatoj: filmoj, mangaoj, libroj, sonlibroj..
Tio estas la "lastatempaĵo"
https://esperaĵo.net/filmoj/via-nomo/
(Bedaŭrinde mia konekto ne permesis al mi elŝuti la filmon ĝis nun.)
Ĉu vi iam konis ĝin?
#esperanto #esperantatekstaro #EsperantaFilmo #mangao #sonlibro #sonlibroj #mangaoj #radio #kulturo #literaturo #arto #japanio #japanujo
2/2
La traduko estis farita de Lidja Zamenhof, filino de la kreinto de esperanto (ŝi tragike estis murdita en Treblinka ) kaj la teksto estis lingve reviziita en 2002.
Tiu estas ligilo por elŝuti la libron (en du partoj)
https://abouadile9f7b96564.wordpress.com/
NB: laŭ la (franca) leĝo la libro (kaj eĉ la traduko) jam estas en la publika domeno, do estas tute laŭleĝa elŝuti ĝin.
#QuoVadis #HenrykSienkiewicz #LidjaZamenhof #Zamenhof #Pollando #esperanto #libro #literaturo #EsperantaLiteraturo #traduko
Mi ĵus komencis legi "#QuoVadis" en esperanto. Estas la unua fojo ke mi provas legi tutan verkon esperante (ĝis nun mi nur legis artikolojn.. kaj afiŝojn en Mastodono kompreneble 🙃)
Quo Vadis estas sufiĉe facilan k agrablan legadon.La libro estas iom granda (pli ol 500 paĝoj) sed verdire al mi tio plaĉas. Ekzemple mi jam legis pliajn romanojn de la franca verkisto Alexandre Dumas, kaj unu el ili havis.. 2000 paĝojn!
1/2
#HenrykSienkiewicz #LidjaZamenhof #Zamenhof #Pollando #esperanto #literaturo
"Kiam oni legas, la okulo glitas, sed kiam oni tradukas la okulo plonĝas".
André Markowicz, profesia tradukisto de ruslingvaj beletraĵoj.
Recenzo pri Reĝo Ubuo en La Ondo de Esperanto:
https://sezonoj.ru/2023/10/recenzo-143/
La virina korpo enkarnigas la plej ardan miraklon de la naturo. Aŭ, pli precize, la naturo estas tio, kio en ŝi resumiĝas per miraklo. Ĉu ne veras, ke la tuta beleco de la naturo troviĝas en ŝi: mildaj montetoj, sekretaj valoj, fonto kaj herbejo, floro kaj frukto?
François CHENG, En lia romano "L'éternité n'est pas de trop" (Eterneco ne estas troa)
En mia blogo mi publikigis novan tradukon de la novelo "To build a fire" verkita de Jack Lonon.
#esperanto #literaturo #traduko
https://tjerielliono.blogspot.com/2023/11/jack-london-konstrui-fajron-1908.html
#Datreveno #WilliamGolding #Literaturo
Je ĉi dato en 1911 naskiĝis William Golding, verkisto, kies ĉefverko estis lia unua, "Mastro de la Muŝoj". Liaj romanoj temas ofte pri la malfideleco kaj perforto de homaro. Li ricevis premion Nobel, sed estis diskutiga elekto. https://eo.wikipedia.org/wiki/William_Golding
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:William_Golding_1983.jpg