Hodiaŭ mi vizitis mensokuraciston. Tio estis mia lasta vizito de la jaro, kaj mi daŭrigos venontjare. Mi atendis iom pli longe, ol kutime, antaŭ ĉi tiu vizito, ĉar mi volis amasigi sufiĉe da pensoj, sentoj, kaj rimarkoj, kiuj venadis iom malrapide. La mensokuracisto diris, ke estas en ordo veni sen klaraj rimarkoj, kaj ke ankaŭ tio povas rezultigi interesajn interparolojn. Sed mi tamen preferas havi iom pli ordigitajn pensojn unue; simple ŝajnas al mi, ke tio iras pli bone. :gutkato_ridas_nervume:
Nu, ni parolis pri gravaj aferoj en vivo kaj pri malpli gravaj aferoj, kaj kiel aliri la malpli gravajn aferojn, kiujn oni tamen opinias ne tute malgravaj. La graveco de gravaj aferoj estas por mi forta motivo zorgi pri ili, sed estas multaj malpli gravaj aferoj en mia vivo, pri kiuj mi simple ne tre zorgas. Kaj mi iom volus, aŭ iom pensas ke mi eble devus, sed mi havas nenion, kio vere konvinkus min pri tio. Kaj do mi esploros, ĉu mi povas trovi ion tian… ion gravan, kio instigus min zorgi pri pli da aferoj en mia vivo, aŭ eble simple ion, kio instigus min zorgi pri la malpli gravaj. Mi evitas detalojn, ĉar, nu, tiuj estas iomete privataj. :gutkato_flucerba:
Cetere, mi finaĉetis kelkajn etaĵojn por almeti al iuj donacoj, kaj nun devas nur paki ilin kaj lavi plankon kaj… kaj jen ĉio, sed tio tute sufiĉas, ĉar mia pakado estas ĉiam longa kaj pena. Sed dankinde mi ne bezonas paki ĉion hodiaŭ, ĉar oni festas Kristnaskon plurtage, pro familiaj aranĝoj. Mi povas fari iom de la laboro hodiaŭ kaj la ceteron morgaŭ do. Ĉi-jare estas pli trankvile ja. :gutkato_ploras_riveron_cede:
#lang_eo #Kristnasko #mensa_sano #sano #taglibro #vivo