#federujo

jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2025-06-07
Dankon, Federuja Spuranto! Retpoŝtmesaĝo de vi sciigis min, ke jam.xwx.moe estis nealirebla, dum mi estis FDK. :gutkato_konsternita: Mi tial povis rapide iri komputilen kaj ĝustigi! Tre afable de vi. :gutkato_koro: #lang_eo #federujo #jam_xwx_moe #fediverse_observer
2025-03-15

Saluton al ĉiuj, karaj federujanoj 😃

Hieraŭ mi legis pri la krizo de ovoj kaj mi ne atingas scii se la danujanoj finfine sendis aŭ decidis sendi ilin al Usono.

Ĉu ni havas ĉe Federujo iun danujanon kiu povus klarigi pri tio? La novaĵo angle en tiu ligilo:

https://www.the-independent.com/news/world/americas/egg-prices-bird-flu-inflation-denmark-b2715100.html

#Federujo

Tirifto :flago_esperanto:tirifto@jam.xwx.moe
2025-03-09

Fojfoje mi vidas en Federujo esperantiston, kiu petas lingvajn korektojn en sia prio, sed malofte vidas ĝin misuzi la lingvon tiel, ke korekto estus necesa. :gutkato_kontenta:

Alifoje mi vidas en Federujo esperantiston, kiu elbuŝigas (elfingrigas) esprimon tiom abomenan, ke mi sentas devon korekti ĝin, sed mi ne faras, ĉar ĝi ne petis korektojn en sia prio, kaj nepetitaj korektoj povas impresi malĝentile. :gutkato_malesperetas:

Samideanoj, lingvo estas granda donaco; bonvolu trakti ĝin zorge kaj respondece. :gutkato_ploras_riveron_cede:

#lang_eo #Esperanto #gramatiko #Federujo #vivo #vortoj

Manuel Ortegaortegacmanuel
2024-12-30

@esperantujo kiujn kontojn mi devus aldoni al federuja komenca pako por esperantistoj? Legu pliajn detalojn en la supra mesaĝo

Manuel Ortegaortegacmanuel
2024-12-28

Hodiaŭ mi komencis krei pakon da federujaj kontoj de Esperanto-parolantoj fedidevs.com/s/MTk1/

Tiuj ĉi "komencaj pakoj" helpas ĵus-alvenintojn, ĉikaze al , trovi aliajn homojn kaj komenci interagi kaj esti parto de tiuj konversacioj kiuj ilin interesas.

La pakon kiun mi kreis nun konsistigas nur 4 kontoj sed mi klopodos aldoni pliajn kontojn baldaŭ.

Manuel Ortegaortegacmanuel
2024-12-28

@Jekrac Saluton Scott, mi komencis krei liston de Esperanto-parolantoj en en la jena komenca pako fedidevs.com/s/MTk1/

2024-12-17

Saluton denove!

Mi kreis du aferojn pli rilate al TasAmpuleto kaj al Zamenhofa Tago: retpaĝon kaj broŝuron por presi kaj faldi.

Tiu vespero mi kundividis la broŝureton fizike ĉe la Ateneo dum ni festis zTagon kaj nun mi kundividas retpaĝon virtuale ĉe Federujo.

(Ankaŭ mi kunportis kombuĉon kaj kokos’kuketojn ambaŭ faritajn de mi).

Kun vi ĉiuj, kaj dankon al la servilo de Anartist, jen retpaĝo kaj broŝuro:

https://tas.komunikilo.org

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape #Anartist #Komunikilo

Grafikaj instrukcioj por faldi broŝuron: unue faldu verticale de supre malsupren kaj poste faldu horizontale de maldekstre drekstren.
2024-12-15

Feliĉan Zamenhofan Tagon al ĉiuj!

Jen la deka kaj lasta grafikaĵo: Tas dat’revena.

Festu zTagon kaj aliajn liberajn kulturaĵojn kun Tas :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

En la unua vinjeto Tas rigardas al ni kaj super ĝi estas verda stelo inter du krisignojn. 

En la dua vinjeto Tas aperas deflanke blovante verdan stel'kandelon sur kuko. Sur ĝia kapo estas triangula fest'ĉapelo kiu estas dekorita kun asteriskoj kaj klasika federuja simbolo de pentagono.

En la tria vinjeto ĝi rigardas nin. La fono estas stelita de verdaj steloj je diversaj dimensioj. Supren oni legas Feliĉan Zamenhofan Tagon kaj suben 1859-2024.
2024-12-14

Bonan vesperon!

“Tas samideana” estas la naŭa kaj antaŭlasta grafikaĵo de tiu ampuleto kun okuloj kiu festas Zamenhofan Tagon. La vorto samideana enhavas la vorton “ideo”, ampulo ofte simbolas ideon kaj mi pensas ke Esperanto estas tre bona ideo :)

Festu ampleksan liberan kulturon kun Tas!

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

La du unuaj vinjetoj preskaŭ fondiĝas. Kiel en spegulo, oni vidas du Tas ampuletojn deflanke kaj distance, rigardante kaj montrante unu la alian.

En la tria vinjeto ili estas apude kaj ili rigardas kaj salutas nin.
2024-12-13

Saluton denove!

Jen la oka grafikaĵo de simpla ampuleto kun okuloj kiu hodiaŭ “Tas pasota”. (En la hispana oni diras “pasota” al homo kiu estas indiferenta).

Bonvolu ne esti “pasota” kaj priskribu bildojn por homoj kiu ne legas per okuloj.

Festu retalireblecon kaj Zamenhofan Tagon kun Tas :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

En la unua vinjeto Tas marŝas deflanke kaj dektren.

En la dua ĝi haltas kaj rigardas nin.

En la tria, denove daŭras la marŝon deflanke kaj dektren.
2024-12-12

Saluton!

Ĉu vi sciis ke la kreinto de Esperanto estis okulisto? Do, eble hodiaŭ Zamenhof ankaŭ priskribus bildojn en Tut-tera Teksaĵo :)

Hodiaŭ: Tas emocia. Festu Esperanton kaj bild’priskribadon kun Tas!

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

En la unua vinjeto oni vidas zomitan kapon de Tas rigardante nin.

En la dua vinjeto ĝiaj okuloj ek'akvumas.

En la tria, ili ankoraŭ pli akvumas.
2024-12-11

Saluton al ĉiuj!

Mi kundividas la sesan grafikaĵon. Ĝi nomiĝas “Tas marema”. Jen ampuleto kun okuloj por festi Zamenhofan Tagon.

Ĝuu ampleksan liberan kulturon kun Tas! :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

En la unua vinjeto Tas montras dorse rigardante la maron. La suno kaj la maro estas altaj kaj malproksime en la dekstra flanko aperas etan vel'ŝipon.

En la dua vinjeto aperas Tas en sama posizio. La suno kaj maro malaltiĝis, kaj la vel'ŝipo ne plu aperas.

En la tria, sama pozicio de Tas sed la suno kaj la maro preskaŭ malaperas ĉar ili estas tre malaltaj.
2024-12-10

“Tas mal’luma” estas la kvina priskriba grafikaĵo de tiu ampuleto kun okuloj. Jen ĝi!

Ĝuu kaj kundividu liberan kulturon kun Tas :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

En la unua vinjeto oni vidas du blankajn ĉusignojn sur nigra fono.

En la dua vinjeto krome la du ĉusignojn aperas ŝaltitan alumeton kaj malŝatitan kandelon.

En la tria oni vidas blankan silueton de Tas tenante ŝaltitan kandelon kaj rigardante nin.
2024-12-09

Hodiaŭ: Tas zomita!

Jen la kvara grafikaĵo de Tas, simpla ampuleto kun okuloj.

Ĝuu esperantajn priskribajn grafikaĵojn kun Tas :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

En la unua vinjeto Tas rigardas nin malproksime. Oni plene vidas kapon kaj korpon.

En la dua ĝi rigardas nin pli proksime. Oni vidas ĝian kapon kaj iomete da korpo. 

En la tria Tas estas tiel proksima ke oni nur vidas kapon kaj okulojn.
2024-12-08

Bonan matenon!

Jen “Tas dancema”, la tria grafikaĵo de tiu projekteto por festi Zamenhofan Tagon.

Ĝuu samtempe ciferecan kaj lingvistikan liberan kulturon :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

En la unua vinjeto oni vidas Tas dancante kaj rigardante nin.

En la dua ĝi dancas deflanke.

En la tria ĝi dancas rigardante nin kaj levante ambaŭ braketojn.
2024-12-07

Saluton denove!

Hodiaŭ mi kundividas la duan grafikaĵon de simpla ampuleto kun okuloj. Jen “Tas kurioza”. Ĝuu liberan kulturon kun Tas :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

En la unua vinjeto Tas rigardas al ni ekde maldekstra angulo.

En la dua vinjeto oni vidas ĝin trankvile marŝante deflanke.

En la tria ĝi denove rigardas nin sed ekde la dekstra angulo.
2024-12-06

Saluton al ĉiuj!

Mi kundividas projekteton por tiu Zamenhofa Tago: priskribajn grafikaĵojn ĉe Federujo. Mi publikigos ĉiutage unu grafikaĵon ekde hodiaŭ ĝis zTago, la dek’kvina de decembro.

Jen Tas! Simpla grafikaĵo de ronda ampuleto kun nigraj okuloj. La unua vinjeto nomiĝas: Tas kreita.

Esperanto estas simpla, utila kaj bela. Ĝuu ĝin!

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

La unua vinjeto montras malmuntitajn erojn de Tas: unu cirklon, unu duoncirklon, du nigrajn cirkletojn kaj tri platajn cirklojn. 

En la dua estas muntita la korpo per duoncirklon kaj la kolo per platajn cirklojn. 

En la tria vinjeto cirklo faras kapon kaj nigraj cirkletoj devenas okulojn. Tas estas plene kreita kaj ĝi rigardas nin.
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2024-11-10

Verŝajne mi fakte sukcesis, igi la servilon esperanta :flago_esperanto: anstataŭ pola :flago_polujo: ! Mi scivolas, ĉu forigo de »(ĉu?)« el la servilonomo fuŝos tion kaj repoligos nin. :gutkato_xD:

#lang_eo #federujo #jam_xwx_moe #fediverse_observer

Ekrankopio de la retejo «Fediverse Observer» (Federuja spuranto), kiu listigas kelkajn pridatumojn pri Mansardo Jamada. Simila ekrankopio malnova (je du monatoj) montis la lingvon de la servilo kiel la pola, kaj montris la implicitan emblemeton de Pleroma; nun, i montras esperanton kiel la lingvo, kaj movbildon de Jamada Aoi dancanta kiel la emblemo!
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2024-11-10

Pulvosuĉado datumbaza sukcesita! postgres rimarkeble plirapide respondas petojn, nun; kia afabla datumbazo! Mi esperas, ke Mansardo Jamada :jamada_adormiras: iom plirapidos, ol freŝe, kaj ke tio daŭros bone. :kato_sur_polvosuĉilo:

Ĉiuokaze, mi ideas manieron densigi/rapidigi la datumbazon eĉ plu. Estos ĉirkaŭpaŝo amuza kaj sagaca, miaopinie. Mi prilaboros tion alitage, sed farinte ĝin, mi nepre fanfaronos priskribos la ĉirkaŭpaŝon! :gutkato_hihias:

Ankaŭ ideas manieron pliprecizigi tekstserĉadon; sed tio ankaŭ estas por alia tago. Tiom da planoj! :gutkato_fajrokuloj:

#lang_eo #jam_xwx_moe #federujo :pleroma: :federujo:

jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2024-08-14

La servilo :jamada_adormiras: estos paŭzema hodiaŭ, pardonu!

Mi ĝisdatigos al nova versio de Pleroma :pleroma: — kaj eĉ pligrave, mi penadas igi nian servilon Esperanta.

Pola ni estas! Pola, Federuja spuranto, ĉu? :flago_polujo: :gutkato_ridas:

#lang_eo #jam_xwx_moe #federujo

Ekrankopio de la retejo «Fediverse Observer» (Federuja spuranto), kiu listigas kelkajn pridatumojn pri Mansardo Jamada. Plej okulfrape, ke la lingvo de la servilo estas pola. Pola, ĉu! Dubetinde.

Client Info

Server: https://mastodon.social
Version: 2025.04
Repository: https://github.com/cyevgeniy/lmst