#flagoj

Tirifto :flago_esperanto:tirifto@jam.xwx.moe
2024-12-08

Ŝajnas, ke venis tempo ŝanĝi la bildosignon. :flago_sirio: :gutkato_3c:

#lang_eo #bildosignoj #flagoj #politiko #sirio

Tirifto :flago_esperanto:tirifto@jam.xwx.moe
2024-07-31

Nu, mi finfine aldonis la flagan bildosignaron, kiun mi faris por ĉi tiu federuja servilo, al mia retejo, kun pli detalaj priskriboj kaj klarigoj.

:flago_esperanto: :flago_olimpiaj_ludoj: :flago_tibeto: :flago_inemulinoj: :flago_marrabistoj:

Eĉ pli bone, @jadedctrl starigis la tradukilon #Weblate kiel novan servon, kie oni povas nun traduki la nomojn de la flagoj al aliaj lingvoj, kaj tiel faciligi uzadon al ne-esperantistoj! :gutkato_kontenta:

#lang_eo #arto #bildosignoj #Esperanto #Federujo #flagoj #tradukado

Tirifto :flago_esperanto:tirifto@jam.xwx.moe
2023-12-04

Kaj nia flagaro denove kreskas! Inter landaj flagoj, vi nun trovos ekzemple tiujn de Havajo, Kanarioj, Sarko, kaj tiel plu! Kaj el historiaj, ni nun havas ankaŭ tiujn de Jugoslavujo kaj Sankta imperio roma. :flago_havajo: :flago_kanarioj: :flago_sarko: :flago_jugoslavujo: :flago_sankta_imperio_roma:

Inter ularoj nun trovos reprezenton aŭtismuloj, iĉulipoj, ipemulipoj, surduloj, kaj aliaj! :flago_aŭtismuloj: :flago_iĉulipoj: :flago_ipemulipoj: :flago_surduloj:

Kaj se oni aldonas interalie flagojn por marrabistoj, kelkaj koloroj, kaj vetkurado, mi kredas, ke nia kolekto nun jam kovras ĉiujn flagojn de Unikodo! (Eble krom la golfa.) :flago_marrabistoj: :flago_blanka: :flago_blua: :flago_vetkurado:

Kaj kiel tute novan ekstraĵon, ni nun havas ankaŭ maristajn signalajn flagojn! Nun vi povas verki afiŝojn eĉ sur la maro! :gutkato_salutas_soldate:

:flago_mara_litero_e: :flago_mara_litero_s: :flago_mara_litero_p: :flago_mara_ripetu_1an: :flago_mara_litero_r: :flago_mara_litero_a: :flago_mara_litero_n: :flago_mara_litero_t: :flago_mara_litero_o:

Krome, pro la freŝe aperinta 10-a Oficiala aldono al la Universala vortaro, ni ŝanĝis kelkajn nomojn por ke ili akordu la oficialajn. Tiel nun:

  • :flago_belorusujo: Blankrusujo iĝis Belorusujo
  • :flago_dominika_respubliko: Domingo iĝis Dominika respubliko
  • :flago_gronlando: Grenlando iĝis Gronlando
  • :flago_honkongo: Hongkongo iĝis Honkongo
  • :flago_jordanio: Jordanlando iĝis Jordanio
  • :flago_montenegro: Nigramonto iĝis Montenegro
  • :flago_finnujo: Suomujo iĝis Finnujo

#lang_eo #bildosignoj #Esperanto #Federujo #flagoj

Tirifto :flago_esperanto:tirifto@jam.xwx.moe
2023-11-23

Hodiaŭ estas la tago de pluramo! Tial mi volas prezenti novan flagon de pluramo, kiun mi fasonis. :gutkato_kontenta:

Verŝajne la unua (kaj plej konata) flago estas fasonita de [Jim Evans], sed multaj opinias ĝin iom tro stranga aŭ iom maltro bela. Tial mi provis fasoni novan flagon!

Anstataŭ la grekan literon »π«, kiu impresas iom enigme, mi metis koron kun simbolo de senfino, kiujn multaj rekonas kiel simbolon de pluramo. Sed mi konservis la originalajn kolorojn, kaj kun ili ankaŭ la originalajn signifojn. Tiel la flago prezentas nenian rompon, sed harmonie daŭrigas la historion de simboloj longe uzataj de pluramuloj.

La koloroj havas la jenajn signifojn:

  • La blua reprezentas senkaŝecon kaj honestecon inter oni kaj oniaj vivkunuloj.
  • La ruĝa reprezentas amon kaj pasion. Ilia egala kunesto en la koro reprezentas harmonian kaj egalpovan kuneston de pluraj amoj kaj amrilatoj.
  • La flava reprezentas gravecon kaj aŭtentikecon de la emocia ligo kun oniaj vivkunuloj.
  • La nigra ekster la koro reprezentas solidarecon kun tiuj, kiuj devas kaŝi sian rilaton de la ĉirkaŭa mondo pro socia premo. Samkiel la nigra tamen ne penetras en la internon de la koro, tiel same oni bezonas kaŝi nenion en sia propraj koro kaj siaj propraj amrilatoj, kie la amo estas plena kaj honesta.

Vi trovos vektoran version de la flago tie ĉi. Mi cedas ĉiujn miajn rajtojn je la flago al publiko, per la cedilo CC0 1.0. Vi do rajtas uzi la flagon kiel ajn vi volas! Sed mi tamen ĝojos, se vi memoros kaj mencios min kiel ĝian aŭtoron. (La originala flago de [Jim Evans] estas arĥivita ĉi tie.)

Al ĉiu alia pluramulo mi deziras, ke ĝi povu vivi feliĉe kaj malkaŝe, kun kiom ajn da personoj ĝi amas! :gutkato_koro:

#lang_eo #amo #Esperanto #flago #flagoj #pluramo #pluramuloj #tago_de_pluramo #TAS #tasuloj

Flago de pluramo, kiun mi faris. Ĝi reprezentas amon al pluraj personoj, kaj ĉiujn personojn, kiuj ordinare kapablas ĝin senti. La flago konsistas el nigra kampo, sur kiu estas centre granda flava ĉirkaŭlinio de koro, sur kiu estas centre granda flava ĉirkaŭlinio de senfino (horizontale kuŝanta cifero ok). En lokoj, kie la du ĉirkaŭlinioj renkontiĝas, unu aŭ alia rompiĝas por lasi la alian trapasi. La interno de la koro (kiu kuŝas sub la ĉirkaŭlinio de senfino) estas kolorigita: la maldekstra duono de la koro havas koloron bluan, kaj la dekstra duono de la koro havas koloron ruĝan.Bildo kun titolo »Flagoj de pluramo«. Ĝi kompare montras du flagojn. La unua estas farita de Jim Evans en 1995; ĝi konsistas el tri egalaltaj horizontalaj strioj: blua, ruĝa, kaj nigra. Sur la ruĝa estas flava greka litero Pi. La dua estas la mia, kiu estas priskribita en la unua bildo.
Tirifto :flago_esperanto:tirifto@jam.xwx.moe
2023-08-26

Mi ĵus aldonis bildosignojn de flagoj de 46 pliaj landoj! Temas precipe pri dependaj teritorioj kaj partoj de landoj kun elstara nivelo de memrego kaj/aŭ forta kultura aparteco. Diru »saluton« al la flagoj de Alando, Bermudoj, Kimrujo, Kristnaskinsulo, Monto Atos, Roĵavo, kaj aliaj!

:flago_alando: :flago_bermudoj: :flago_kimrujo: :flago_kristnaskinsulo: :flago_monto_atos: :flago_roĵavo:

Krome, ni nun ankaŭ havas la flagon de malkapabluloj – la unua ularo en nia bildosignaro, kiun ne difinas ĝia rilato al sekso aŭ seksemo!

:flago_malkapabluloj: #lang_eo #bildosignoj #Esperanto #Federujo #flagoj

Tirifto :flago_esperanto:tirifto@jam.xwx.moe
2023-08-13

Mi ĝojas anonci, ke nia servilo, jam.xwx.moe, nun havas novan, propre faritan bildosignaron: flagojn! Estas pli ol 200 da ili!

:flago_esperanto: :flago_kanado: :flago_argentino: :flago_niuo: :flago_japanujo: :flago_svaziujo: :flago_polujo: :flago_tasuloj:

Ĝi inkluzivas flagojn de espereble ĉiuj memregaj landoj, iuj lingvoj, kaj ankaŭ flagojn de iuj ularoj (precipe priseksaj malplimultoj) kaj organizoj. Kaj kompreneble, ĉiuj nomoj, samkiel nomoj de ĉiuj niaj aliaj bildosignoj, estas en Esperanto!

Ni esperas, ke ankaŭ aliaj serviloj povos eventuale profiti de ĉi tiu laboro. Mi havigos pliajn informojn per respondoj al ĉi tiu afiŝo. 🧵

#lang_eo #bildosignoj #Esperanto #Federujo #flagoj :gutkato_hura:

Client Info

Server: https://mastodon.social
Version: 2025.07
Repository: https://github.com/cyevgeniy/lmst