#kafo

Bonan matenon! Mi estas entuziasma por dividi ĉi tiun artikolon de la NYT, kiu diskutas kiel kaftrinkado eble kontribuas al sana maljuniĝo ĉe virinoj, laŭ studo de Sara Mahdavi, Doktoro en Medicino. Kiel persono kiu amas sian kafon, ĉi tiu novaĵo estas ĉarma maniero komenci la tagon! Ni ĝuu nian kafon kun ĉi tiu pozitiva penso.

Rigardu ĉi tie: nytimes.com/2025/06/02/well/ea
#KafaAmantoj #SanaMaljuniĝo #BonanMatenon #MatenaKaftrinkado #VirinaSano #Kafo #SanaVivo #Bonfarto

★discrüst★lukaso666@chaos.social
2025-03-16

☕ 🗞️

frumatena kafo kaj plej freŝa Monato - bona komenco de la tago..

#lang_eo #kafo #Monato #legado #Esperanto

sur la tablo: malgranda kafpoto, nigra kafo kaj poŝtelefono kun malfermit, plej nova numero de Monato en PDF-formato
Ante Mortemantemortem
2025-01-09

Mi bezonas viajn kafajn lertojn!
Mi kutimas fari kafon per espreskruĉo ("moka"), kaj dum la lastaj semajnoj ĝi havis "nuban" aspekton, kaj fariĝis pli helbruna ol nigra.
Mi purigis la maŝinon per pura akvo, disigis ĝin por purigi la sigelon, sed nenio ŝanĝas tion.
Mi pensis, ke ĝi eble rilatas al la kafo, kiun mi uzas, do mi faris klasikan filtrilan kafon por kontroli; kaj tiam la kafo estis "normala", neniu problemo por raporti.
Kion mi faras malbone kun mia espreskruĉo?

jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2024-06-09

Hipotezo:
Tagoj je kiuj oni trotrinkas kafeinon plibonas ol tagoj kun maltro da kafeino. :gutkato_pensas:

Konkludo:
Ni ne jam povas nepre subteni la hipotezon. Pli da eksperimentado necesas. Ni komencu tuj! :gutkato_sciencisto:

#lang_eo #kafo #vivo :gutkato_kafo:

Tirifto :flago_esperanto:tirifto@jam.xwx.moe
2024-02-23

Lastanokte mi dormis tre maltrankvile. Hodiaŭ, kafo estas mia gvidanto. :gutkato_kafo:

#lang_eo #dormo #kafo #vivo

Singirankabo ابو عادل Jérômeabouadil@esperanto.masto.host
2024-02-03

@jakoboco ŝajnas ke vi havas pli da sperto ol mi!

Ĉu vi iam gustumis kafon el Burundio?
(Me neniam vidis ĝin en vendejoj en Francujo, kaj mi demandas min en kiuj landoj ĝi estas vendita. )

Ĉi tie, kompreneble estas la sola havebla kafo, tamen ĝi ne estas tre malmultekosta ĉar la registaro pli ŝatas vendi ĝin al la eksterlandoj (kaj obteni €€€ aŭ $$$).

Plie, la burundanoj ne kutimas trinki multan kafon (male la tanzanianoj ekz).

#kafo #kulturo #burundo #afriko #CentraAfriko #OrientaAfriko

Singirankabo ابو عادل Jérômeabouadil@esperanto.masto.host
2024-02-03

@jakoboco Estas kafo el kiu lando?

#kafo #ikawa

Jakobo 🇪🇺🏳️‍🌈jakoboco@esperanto.masto.host
2024-02-03

Mi eksperimentas kun nova #kafo hodiaŭ kaj mi tute komprenas, ke mi konas nenion pri kafo.

Singirankabo ابو عادل Jérômeabouadil@esperanto.masto.host
2024-02-02

Klasika kanto de la egipta kaj araba muziko:
قارئة الفنجان

T.e.: "legado [de la futuro] en [kafo]taso"

Paroloj de la siria poeto Nizar Qabbani

Temas pri juna viro, kiu iras ĉe aŭguristino kaj li tie eklernas ke li havas nigran futuron ĉar li tre suferos pri amo...

youtu.be/nDVv3ecabt8?si=wFAGju

#esperanto #lang_eo #muziko #ArabaMuziko #KlasikaMuziko #EgiptaMuziko #egipto #araba #klasikaAraba #ArabaLingvo #NizarQabbani #kafo #futuro #prediko

Tirifto :flago_esperanto:tirifto@jam.xwx.moe
2023-12-04

Memoru… kiam vi malsanas kaj laciĝas de teo, sed ne kuraĝas riski kafon, vi certe povas fari al vi ŝajnkafon, kaj profiti senperde. La mondo estas mirinda loko. :gutkato_kafo:

#lang_eo #kafo #ŝajnkafo #teo #vivo

Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2023-11-30

Ne timu kafon! Kafo estas via amiko. Kafo neniam regos vin. Kafo plilongigos vian vivon. Verŝajne :crowncat:

#lang_eo #sensencaĵoj #kafo

jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2023-09-25
feliĉan kafonokton! :gutkato_kafo:
#lang_eo #kafo ^^
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2023-08-15
vizitis novan kafejon ĉe apuda urbo — interese! ĝi freneze grandas! sed apenaŭ iu ajn ĉeestas, kia plaĉa etoso! :gutkato_kafo:

mi iom kulposentas, tamen; la deĵoranto portis al mi la menditan kafon. kutime miasperte oni vokas la mendonomon… ĉu mi rompis iun regulon, kaj tial ŝi portis? ĉu oni atendu ĉe la kasejo la kafon? bedaŭron, estimata sinjorino deĵoranto! :gutkato_konsnciiĝas_ion_konsternan:

#lang_eo #kafo #vivo
Laurens 🐐ElBeeToots
2023-08-12

🇳🇱 Goedemorgen

🇬🇧 Good morning

🌐 Bonan matenon

jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2023-08-10
Mi vizitas lokan kafejon! Estas tablo de 9 maljunulinoj antaŭ mi, kiuj klaĉas senĉese; kia agrabla etoso! :gutkato_kafo:
#lang_eo #vivo #kafo
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2023-07-25
> lasas kafon ekstere dum kvar horoj
> revenas al la kafotaso
> ĝi ege varmas, kvazaŭ estas freŝfarita

dankon, somero! :D
#lang_eo #somero #vivo #kafo
2023-07-11

Taseto de forta varma kafo, neuzata tabloprotektilo, malprofunda truo ĉe surfaco de tablo.

Tablo estas farita de flanko de bobenego de ia telefona dratego. Ĝi estas malbela malnova heredaĵo de la familio de mia edzino, do tre plaĉas.

#esperanto #kafo #mateno

espresso cup on coffee table made of old cable spool disk
2023-01-31

Ĉi-matene kafmaŝino ne faris kafon. Mi estis preta iri al la oficejo! ŝanĝu domojn! mendu novan maŝinon! ...sed sufiĉis purigi la filtrilon, kion vi vidas en la dua foto estas la akvo, la koloro estas kaŭzita de ĉiuj kafpartikloj kaptitaj ene de la filtrilo...

kaj mia koro denove batas.

#kafo

2022-12-20

@enricpineda #kafo kaj #linukso plibonguntas 😂 ☕

2022-11-21

Tiuj kiuj ŝatas je #kafo .... kion vi opinias pri espresa kafo sur glaciaĵoj kaj kun «lakto» avena...?

foto pri kaf-tazo kaj lakto farita de aveno

Client Info

Server: https://mastodon.social
Version: 2025.04
Repository: https://github.com/cyevgeniy/lmst