Kiel estas vidata la politika situacio en Francio nuntempe per uloj el aliaj landoj? Ĉi tie mi kredas ke neniu plu fidas kion faras la makronan registaron kaj ni estas inter senespero kaj stresa rido.
#francio #politiko
Kion volas la popolo de sia regado? Mi divinas, ke unu el la gravaj aferoj estas, ke ĝi ŝirmas la preskaŭ senpova individuo de la rabemaj riĉuloj; kaj ke, nuntempe, tio ne okazas, do ili glitas al la ekstremoj kun la ne-plenumiĝota espero ke la promesita renverso rebonigos la ekvilibron. La centraj partioj pereos, se ili ne traktas severe grandajn komercajn kompaniojn, aparte la interretaj firmaoj. Legindas https://pluralistic.net/2025/06/28/mamdani/ (angle)
#politiko
Mi opinias ke ĉiu politikisto kaj aktivisto devus legi ĉi tiun. Ne haveblas ia perfekta sistemo, kiu havas ian utilan funkcion. Kiel la rubriko diras: "Ĉiu komplika ekosistemo havas parazitojn." Estas pli praktike permesi iom da difektoj kaj misuzoj, ol celi perfektecon. La argumentoj temu pri kiom je kia kosto.
Eŭropo rearmas
Jen artikolo pri la kostoj, kialoj kaj konsekvencoj en la #mondediplomatique
https://eo.mondediplo.com/2025/03/article3289.html
#europo #esperanto #lang_eo #europe #politics #politiko #politique #politica
HORO de la TERO
Morgaŭ
Sabadon, 22.03.25
Je la 20:30 (loka tempo)
Kie?: Nia tuta planedo
Horo de la Tero
Kunagu!
Malŝaltu la lumon dum 1 horo.
Faru ian ajn bonan por nia kara planedo
aŭ nur ĝoju kaj festu ke estas tia bela, blua planedo!
por loĝantoj de Germanio jen retejo de WWF: Eltrovu ĉu via urbo partoprenas malŝaltadon de la lumo.
https://www.wwf.de/earth-hour
#esperanto #lang_eo #ekologio #politiko #politics #climate #climatechange #earthhour #ecologie
HORO de la #TERO
22an de Februaro (22.2.2025)
Hodiaŭ okazas horo de la tero. Inter 20:30 kaj 21:30 (laŭ loka tempo) multaj urboj, firmoj kaj homoj malŝaltos la lumon por memorigi pri #klimatoprotektado. Iniciatinto estas la #WWF.
Ankaŭ Tubingeno partoprenas.
Kunfaru!
#esperanto #lang_eo #klimatoŝango #climatechange #climate #ekologio #ecology #politics #politiko
Legu pli kaj eltrovu, ĉu eble ankaŭ via urbo partoprenas:
https://www.wwf.de/earth-hour
SOCIAJ RETEJOJ
Germanaj Universitatoj forlasas X
Pli ol 60 Germanaj #universitatoj kaj sciencaj instucioj decidis forlasi la platformon X de #ElonMusk. La kialo estas, ke X iĝas pli kaj pli malscienca, maltolerema kaj antidemokrata.
Bonvenon je #Mastodon !
#politiko #politics #socialmedia #europe #esperanto #lang_eo
Jen artikolo en la germana ( #tagesschau ) kaj listo de la institucioj
https://www.tagesschau.de/inland/hochschulen-forscher-verlassen-x-100.html
https://idw-online.de/de/news845520
Ŝajnas, ke venis tempo ŝanĝi la bildosignon. :flago_sirio: :gutkato_3c:
MANIFESTACIO kun LANTERNOJ
Vendredon, 15.11.24 je la 17:30a
Komenco: Uhlandstraße (Neckarbrücke). Fino je la "Holzmarkt"
Venu kaj "eklumigu" la urbon kaj la civitanojn pri #klimatoŝanĝo!
Post la lanternmanifestacio oni kune povos drinki infanpunĉon.
(Klarigo por ne-germanoj: Dum tiu semajno estas tradicio en Germanio promeni kun infanoj kun lanternoj memore al sanktulo Martino.)
#politics #politiko #climatechange #klimato
https://www.instagram.com/fridaysforfuturetuebingen/p/DB6u8EbIpWz/
Sed ili ne konscias, ke la ekstrema dekstro ne estas kontraŭ la sistemo. La ekstrema dekstro volas konservi la sistemon, la malegalecojn, sen paroli pri atakoj kontraŭ homaj rajtoj kaj demokratio. Mi esperas, ke por la dua vico, mia baloto kaj tiu de pluraj aliaj povus eviti la plej malbonan. 2/2 #taglibro #Francio #politiko
Hieraŭ, mi balotis por la franca parlamenta elekto. Francoj kaj en Francio kaj tra la mondo povis baloti. Ekde la eŭropa elekto kaj ekde hieraŭ por la unua vico, la ekstrema dekstro estas antaŭ la pordo de la povo. Mi aŭskultis bonajn analizojn de la franca politika situacio. Multaj Francoj volas baloti por la ekstrema dekstro. Ilia motivo estas kraĉi al la vizaĝo de la politikaj, ekonomiaj kaj amaskomunikilaj elitoj. 1/2 #taglibro #Francio #politiko
Kiam hajlo falas sur la tritikojn,
freneza tiu, kiu elektemas,
freneza tiu, kiu kverelemas.
(el poemo de Louis Aragon "La rose et le réséda")
:gutkato_hura: La Konstitucia juĝejo de Ĉeĥujo ĵus nuligis leĝon, kiu devigis transseksulojn kastriĝi (per operacio) por leĝe ŝanĝi sian sekson! :flago_transseksuloj:
:gutkato_timsurprizita: Mi estis ŝokita, kiam mi ankaŭ kelka tempo sciiĝis pri ekzisto de tiom absurda leĝo. Sed mi ĝojas, ke ni nun faras unu plian paŝon al la idealo de libera socio.
:gutkato_teo: Espereble ni iam ankaŭ egalrajtigos kunecon de samseksaj duopoj kaj agnoskos kunecon de pliopoj.
#lang_eo #Ĉeĥujo #leĝoj #politiko #seksŝanĝo #TAS #TASuloj #transsekseco #transseksuloj
Mi spektis debaton inter ses kandidatoj al la Eŭropa parlamento! (La elektoj okazos junie.) :flago_eŭropunio:
Ĝi estis organizita de studentoj, tre bone kaj interese. Antaŭ la fino, spektantoj rajtis meti demandojn interrete, kaj iu demandis, kiujn operaciumojn la kandidatoj uzas. La respondoj:
Ĉu vi divenos, al kiu kandidato mi planas (certe ne nur pro ĉi tiu respondo) doni mian voĉon? :gutkato_palpebrosigno:
#lang_eo #debato #elektoj #EU #EU2024 #Eŭropunio #GNU #Linukso #politiko #teĥnikaro
"Eŭropo laŭ taktopaŝo"
Pierre RIMBERT el #LeMondeDiplomatique en #esperanto
"Kvin monatojn antaŭ la eŭropaj elektadoj, evento prilumis la brilan pejzaĝon de la demokratio en Eŭropa Unio : por puni Hungarujon, kies ĉefministro rifuzis la pasintan januaron aprobi helpplanon de 50 miliardoj da eŭroj por Ukrainujo, Bruselo ne hezitis minaci ĝin pri detruo de ĝia ekonomio...(..)"
https://eo.mondediplo.com/2024/03/article3187.html
#euxropo #euxropaUnio #UE #politiko #demokratio #libereco #gazetaro #media #lang_eo #press