#vortfarado

@OtapErganiv
Tiu demando ne havas sencon, oni ĉiam povas trovi plilongan esparantan vorton:

En flughaveno laboras
internaciaviadilolinipakaĵdoganistoj
ili havas ĉefon:
internaciaviadilolinipakaĵdoganistarestro

Kaj post maldungo, tiu iĝas:
eksinternaciaviadilolinipakaĵdoganistarestro

kaj do li restas hejme kun sia:
eksinternaciaviadilolinipakaĵdoganistarestroedzino

kaj post disiĝo de la paro ĉi lasta estos:
eksinternaciaviadililinipakaĵdoganistarestroeksedzino
ktp.

#esperanto #vortfarado

Tapani Aarne :flago:taaarne@esperanto.masto.host
2022-11-12

@tennoseremel @filipo

Ekzistas multe da retpaĝaroj, kiuj uzas vortojn "ensaluti" kaj "elsaluti", ekz-e
– edukado.net
– Libera folio
– lernu!
– UEA
– Mia Vivo
– ktp.

#vortfarado

Tapani Aarne :flago:taaarne@esperanto.masto.host
2022-11-12

@filipo, bonvolu ŝanĝi ĉi tiun vorton sur la retejo jene

saluti → ensaluti

Notu ankaŭ vorton "elsaluti".

#vortfarado

Tirifto (malnova konto / old account)tirifto@miniwa.moe
2021-12-21

Post ioma prilaborado, mi ĵus finfine publikigis mian eseon: »Kunmetado estas simpla!« Se vi havas senokupan horon kaj iom interesas vin gramatiko de Esperanto, eble vi rigardu, ĉar eble ĝi plaĉos al vi!

La verko esploras la manieron, per kiu oni kunmetas ideojn en la lingvo internacia. Mi penas montri per ĝi, ke oni ne povas bone priskribi tutan kunmetadon per multaj reguloj, kaj ke tute sufiĉas kelkaj simplaj reguloj gvidataj de racio, per kiuj oni povas ĝuste analizi ĉiun vorton en la lingvo.

Ĉiu komento pri la enhavo estas tre bonvena, ĉu temas pri laŭdo aŭ kritiko, konsento aŭ malkonsento. Demandoj, proponoj, kaj atentigoj pri eraroj ankaŭ tre valoras. Kontaktu min laŭplaĉe!

#lang_eo #eseo #esperanto #gramatiko #kunmetado #verkoj #vortfarado :blobcathappy:

Client Info

Server: https://mastodon.social
Version: 2025.04
Repository: https://github.com/cyevgeniy/lmst