#RetAlirebleco

2024-12-17

Saluton denove!

Mi kreis du aferojn pli rilate al TasAmpuleto kaj al Zamenhofa Tago: retpaĝon kaj broŝuron por presi kaj faldi.

Tiu vespero mi kundividis la broŝureton fizike ĉe la Ateneo dum ni festis zTagon kaj nun mi kundividas retpaĝon virtuale ĉe Federujo.

(Ankaŭ mi kunportis kombuĉon kaj kokos’kuketojn ambaŭ faritajn de mi).

Kun vi ĉiuj, kaj dankon al la servilo de Anartist, jen retpaĝo kaj broŝuro:

https://tas.komunikilo.org

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape #Anartist #Komunikilo

Grafikaj instrukcioj por faldi broŝuron: unue faldu verticale de supre malsupren kaj poste faldu horizontale de maldekstre drekstren.
2024-12-15

Feliĉan Zamenhofan Tagon al ĉiuj!

Jen la deka kaj lasta grafikaĵo: Tas dat’revena.

Festu zTagon kaj aliajn liberajn kulturaĵojn kun Tas :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

En la unua vinjeto Tas rigardas al ni kaj super ĝi estas verda stelo inter du krisignojn. 

En la dua vinjeto Tas aperas deflanke blovante verdan stel'kandelon sur kuko. Sur ĝia kapo estas triangula fest'ĉapelo kiu estas dekorita kun asteriskoj kaj klasika federuja simbolo de pentagono.

En la tria vinjeto ĝi rigardas nin. La fono estas stelita de verdaj steloj je diversaj dimensioj. Supren oni legas Feliĉan Zamenhofan Tagon kaj suben 1859-2024.
2024-12-14

Bonan vesperon!

“Tas samideana” estas la naŭa kaj antaŭlasta grafikaĵo de tiu ampuleto kun okuloj kiu festas Zamenhofan Tagon. La vorto samideana enhavas la vorton “ideo”, ampulo ofte simbolas ideon kaj mi pensas ke Esperanto estas tre bona ideo :)

Festu ampleksan liberan kulturon kun Tas!

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

La du unuaj vinjetoj preskaŭ fondiĝas. Kiel en spegulo, oni vidas du Tas ampuletojn deflanke kaj distance, rigardante kaj montrante unu la alian.

En la tria vinjeto ili estas apude kaj ili rigardas kaj salutas nin.
2024-12-13

Saluton denove!

Jen la oka grafikaĵo de simpla ampuleto kun okuloj kiu hodiaŭ “Tas pasota”. (En la hispana oni diras “pasota” al homo kiu estas indiferenta).

Bonvolu ne esti “pasota” kaj priskribu bildojn por homoj kiu ne legas per okuloj.

Festu retalireblecon kaj Zamenhofan Tagon kun Tas :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

En la unua vinjeto Tas marŝas deflanke kaj dektren.

En la dua ĝi haltas kaj rigardas nin.

En la tria, denove daŭras la marŝon deflanke kaj dektren.
2024-12-12

Saluton!

Ĉu vi sciis ke la kreinto de Esperanto estis okulisto? Do, eble hodiaŭ Zamenhof ankaŭ priskribus bildojn en Tut-tera Teksaĵo :)

Hodiaŭ: Tas emocia. Festu Esperanton kaj bild’priskribadon kun Tas!

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

En la unua vinjeto oni vidas zomitan kapon de Tas rigardante nin.

En la dua vinjeto ĝiaj okuloj ek'akvumas.

En la tria, ili ankoraŭ pli akvumas.
2024-12-11

Saluton al ĉiuj!

Mi kundividas la sesan grafikaĵon. Ĝi nomiĝas “Tas marema”. Jen ampuleto kun okuloj por festi Zamenhofan Tagon.

Ĝuu ampleksan liberan kulturon kun Tas! :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

En la unua vinjeto Tas montras dorse rigardante la maron. La suno kaj la maro estas altaj kaj malproksime en la dekstra flanko aperas etan vel'ŝipon.

En la dua vinjeto aperas Tas en sama posizio. La suno kaj maro malaltiĝis, kaj la vel'ŝipo ne plu aperas.

En la tria, sama pozicio de Tas sed la suno kaj la maro preskaŭ malaperas ĉar ili estas tre malaltaj.
2024-12-10

“Tas mal’luma” estas la kvina priskriba grafikaĵo de tiu ampuleto kun okuloj. Jen ĝi!

Ĝuu kaj kundividu liberan kulturon kun Tas :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

En la unua vinjeto oni vidas du blankajn ĉusignojn sur nigra fono.

En la dua vinjeto krome la du ĉusignojn aperas ŝaltitan alumeton kaj malŝatitan kandelon.

En la tria oni vidas blankan silueton de Tas tenante ŝaltitan kandelon kaj rigardante nin.
2024-12-09

Hodiaŭ: Tas zomita!

Jen la kvara grafikaĵo de Tas, simpla ampuleto kun okuloj.

Ĝuu esperantajn priskribajn grafikaĵojn kun Tas :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

En la unua vinjeto Tas rigardas nin malproksime. Oni plene vidas kapon kaj korpon.

En la dua ĝi rigardas nin pli proksime. Oni vidas ĝian kapon kaj iomete da korpo. 

En la tria Tas estas tiel proksima ke oni nur vidas kapon kaj okulojn.
2024-12-08

Bonan matenon!

Jen “Tas dancema”, la tria grafikaĵo de tiu projekteto por festi Zamenhofan Tagon.

Ĝuu samtempe ciferecan kaj lingvistikan liberan kulturon :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

En la unua vinjeto oni vidas Tas dancante kaj rigardante nin.

En la dua ĝi dancas deflanke.

En la tria ĝi dancas rigardante nin kaj levante ambaŭ braketojn.
2024-12-07

Saluton denove!

Hodiaŭ mi kundividas la duan grafikaĵon de simpla ampuleto kun okuloj. Jen “Tas kurioza”. Ĝuu liberan kulturon kun Tas :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

En la unua vinjeto Tas rigardas al ni ekde maldekstra angulo.

En la dua vinjeto oni vidas ĝin trankvile marŝante deflanke.

En la tria ĝi denove rigardas nin sed ekde la dekstra angulo.
2024-12-06

Saluton al ĉiuj!

Mi kundividas projekteton por tiu Zamenhofa Tago: priskribajn grafikaĵojn ĉe Federujo. Mi publikigos ĉiutage unu grafikaĵon ekde hodiaŭ ĝis zTago, la dek’kvina de decembro.

Jen Tas! Simpla grafikaĵo de ronda ampuleto kun nigraj okuloj. La unua vinjeto nomiĝas: Tas kreita.

Esperanto estas simpla, utila kaj bela. Ĝuu ĝin!

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Tri vinjetoj de maldrekstre-dekstren. 

La unua vinjeto montras malmuntitajn erojn de Tas: unu cirklon, unu duoncirklon, du nigrajn cirkletojn kaj tri platajn cirklojn. 

En la dua estas muntita la korpo per duoncirklon kaj la kolo per platajn cirklojn. 

En la tria vinjeto cirklo faras kapon kaj nigraj cirkletoj devenas okulojn. Tas estas plene kreita kaj ĝi rigardas nin.

Client Info

Server: https://mastodon.social
Version: 2025.07
Repository: https://github.com/cyevgeniy/lmst