#animeo

2025-07-16

👑 "Every throne needs a king… and chaos at his side." 👑
Meet the squad:
🔥 A smirking ruler with too much confidence and zero royal manners
🌊 A sassy, overpowered goddess who may or may not have caused the last apocalypse
🌑 A quiet rogue whose hoodie hides a past darker than the shadows he walks through

jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2025-04-27
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2025-02-06
https://github.com/13atm01/GRUB-Theme

JESSSSS, ĜI BELEGAS! :gutkato_xD: :gutkato_ridas:
#lang_eo #grub #animeo #gnu #linukso #lignukso
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2025-01-19
> Listo »6 animeoj kun maljunaj ĉefroluloj«
> 3⁄6 el la ĉefroluloj estas nuraj infanaspektaj 300-jaraĝaj vampiroj

Ve… kia aĝismo! Aĝismo inferinda! Ĉu ne eblas pliboni ol ĉi tio? :gutkato_ploras_riveron:

#lang_eo #aĝismo #animeo
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2025-01-08
> Seriaĵo nomiĝas »7ª tempo-ripeto: la maliculino ĝuas senzorgan vivon edziniĝinta al sia malamiko«
> La ĉefrolulino faras nenion malican
> Fakte faras sole bonaĵojn kaj neŭtralaĵojn
> La nomo sole devenas fiklaĉoj pri ŝi

Kompreneble, ke oni ne volis ŝin efektive malica… kia tromp’! :gutkato_xD:
#lang_eo #animeo #7a_temporipeto #ループ7回目の悪役令嬢は
Reklama bildo por la seriaĵo: Princo kun bluaj haroj vestita formale surgenuiĝas kaj prenas manon de princino kun flava robego formala.
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2024-10-28
Mi faris sonorilojn! Estas tri tankversioj! :D
#lang_eo #sonorilo #animeo #girls_und_panzer #ガールズ&パンツァー
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2024-07-28
amikecooooo, ĝi tiom belassss! :gutkato_ploras: :inami_adoras:
#lang_eo #animeo #amikeco #kiniro_mozaiko #きんいろモザイク
Filmero el animeo, «Kiniro Mozaiko». Knabino blondhara, portanta piĵamon, tenas kusenon antaŭ si. Ŝi staras antaŭ pordo, for de la filmokadro, kaj aspektas tre timema. Knabino brunhara, ankaŭ surportanta piĵamon, sidas sur liton kaj rigardas scivole la blondharulon.Daŭrigo de antaŭa bildo. La blondhara knabino subite demandetas honeste, «Ĉu mi povus dormi apud vi?»Daŭrigo de antaŭaj bildoj. Nun, la du knabinoj kuŝas apud si en lito. La blondhara uzas sian tenitan kusenon. Ili aspektas komfortaj, kaj sufiĉe varmaj sub la dikaspekta kovrilo. Amikeco, jen!
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2024-05-22
Mi kredas, ke ĉiu ajn rajtas foje pruntepreni katecon. :gutkato_signo_miaŭ:
#lang_eo #katulo #bildrakonto #animeo
#hodiaŭa_cerbero #今日のケルベロス 🔗
Paĝo tradukita el bildrakonto, kun tri paneloj. En la unua, staras katulino surportanta formalecetan robon kun agacetita mieno silenta, kaj apud ŝi tri katoj. La katoj plendas, «Alia strangulo venas», «Hee? Kio eĉ?». Fore antaŭ ili staras knabino ŝajne timema, kiu klare zorgegas. La knabino demandas, «Ĉ-ĉu… ĉu ĝenas ke mi ne estas kato?» Je la dua panelo videblas la katulino. Ŝi, kun rezignita mieno (kun kaŝita feliĉeto?) diras, «Sole ĉi-foje, ĉu bone? Parolu rekte, surportante ĉi tion… kiel provizora kato.» Ŝi etendas la manon, por donaci ion nevideblan al la knabino.  Je la tria panelo, la knabino radias ĝojecon, kaj steletoj brilas ĉirkaŭ si. La donaco estis katoreloj! La knabino diregas feliĉe, «M—Multegan dankon!!!»
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2024-05-16
Junjun finfine gajnis amikon! :gutkato_koro: :gutkato_hura:
#lang_eo #esperanto #ornamado #animeo #konosuba
Foto de ornamaĵoj sur breto. Staras tie figuro de animea knabino tenanta magian stangon, apud statueto de dika birdo. Post la knabino kaj la birdo estas afiŝeto antaŭ pentraĵo de monto: «En abelujon ne blovu». Aspektas kvazaŭ la knabino dorlotas la birdon.
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2024-05-02
Bildrakonteto desegnita animestile, kun du partoj. En la unua, knabino kun oranĝkoloraj haroj tenas ŝnuron ligitan al la ĉirkaŭkolo de knabino kun rozkoloraj haroj kaj hundaj oreloj. La oranĝharulo ordonetas vigle, «Restu proksima al mi! Ĉu bone!?» Kaj la hundulino kapjeses milde. En la dua parto, la hundulino karese kisas la frunton de la oranĝulinon kaj tenas ŝin proksimete. La hundulino nun videble havas voston, kiu svingas feliĉvigle. Iu elkrietas, «vava suki!» La oranĝulino diretas, nun klarvideble feliĉa ankaŭ, «Ajj, Kaŭi~ ♥».
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2024-03-14
Nu, mi tute ne estas :flago_tokipono: tokiponisto, sed ĉu ne tiel oni nomas kafon tokipone? »Malpura akvo«? :gutkato_hihias:

#lang_eo #tokipono #tokipona #animeo #guren_lagan #天元突破グレンラガン
Ekrankopio el animeo, specife la dua epizodo de Guren Lagan. Videblas fokuse du viroj: Unu bluhara kun energia kaj mania stilo, kaj la alia kun pliripoza, ineceta stilo. Flanke videblas knabeto kaj bela knabino. La ventro de ĉiu krom la ripozaspekta viro videblas, ĉar tiu ĉi seriaĵo ŝatas ventrojn. La ripoza viro proponas kafotason al la bluhara viro: «Ĉu vi volus matenan kafon?»Ekrankopio el animeo. Ĝi estas de la momento tuj post la antaŭa ekrankopio. La bluharulo malakceptas la kafon, dirante: «Kia diablaĵo? Ĉu malpura akvo?»
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2024-02-27
nu… ŝi metas nemalbonajn argumentojn… :gutkato_pensas:
#lang_eo #animeo #bonvenon_al_la_nhk
Ekrankopio de animeo, «Bonvenon al la NHK», epizodo 22. Dum vespero, knabino laŭaspekte senenergie sidas ĉe tablo ekstere antaŭ aliulo post la fotilo. Ŝi indikas al sia kajero, kaj diras, «Mi klarigas jene…»Alia ekrankopio de la animeo, tuj post tiu antaŭa. Estas bildo de la kajeropaĝo, kiu havas metitajn en si plurajn legosignetojn laŭ la supra rando. Meze de la paĝo estas perfektdesegnita cirklo por grafikaĵo. Ĝi estas grafikaĵo montranta proporcion per cirklo kun du partoj. Unu je proksimume 95%, kun la nomo «Dolora», kaj la dua je 5% kun la nomo «Ĝuebla». Super la grafikaĵo estas titolo: «Proporcio de vivo».
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2024-01-14
Freŝe mi spektis »Larmluna Imperio«, »Mi amas la maliculinon«…

… ial sentiĝas, kvazaŭ mia gusto je animeo putriĝas pli kaj pli. :gutkato_disokula:
#lang_eo #animeo #larmluna_imperio #mi_amas_la_maliculinon
Ekrankopio de la animea televidseriaĵo «Larmluna Imperio». Juna princino sidas, ridetanta fiere, antaŭ mortpunilo: Gilotino.
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2023-11-08

Ve! Fe! Finfine mi spektis la novan parton de Atako Kontraŭ Homegoj — tiom bone faritaaaa! :gutkato_adoras: :gutkato_ploras:

Mi ne scias, kiel mi entenos min ĝis la eldono de la dua parto. Mi freneziĝos, atendante la anglalingvan voĉigon!

Dum la sekvontaj ses monatoj da atendado, mi eble plene respektu la seriaĵon, krom la lastaj tri epizodoj; mi spektos tiujn dum nur unu tago, senrompe. :gutkato_kontenta:
Dediĉu vian koron!

#lang_eo #animeo #atako_kontraŭ_homegoj [fonto]

Abstrakta pentraĵo, kun koboldeca kapo longharara kun branĉoj elkreskintaj ĝin, kaj kun sube ŝvebanta ŝlosilo. Ĉirkaŭ la fundo, videblas nebule homaj ombretoj. Super la kapo, videblas la ĉirkaŭlinio de flugants birdo.
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2023-10-02
Serĉi »madohomu« ĉe mia servilo sole montras unu rezulton! Kial Pleroma malŝatas Madoka×Homura? Kia maljusteco! :taneŝima_ploras_lageton:
#lang_eo #animeo #madoka_magika
La Disney-rolulo Gufi, iom stultaspekta hundo, sidiĝas apud animea knabino kunokulvitra, Homura. Estas serena medio, kun bela nokta ĉielo kaj floroplena herbtapiŝo. Gufi diras al Homura, «Aj, Homura! Se vi amas ŝin tiom multe, ĉio iros bone, iel!«
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2023-09-10
kio la fekkkk, nova kinofilmo de Magia Knabino Madoka Magika venas!! :inami_adoras:

mi iom antaŭsupozis ke nova filmo malbonus, sed laŭ tiu ĉi antaŭmontreto… eble ĝi efektive bonos? ja ŝajnas bizare kaj iom surprize! :gutkato_timsurprizita: :gutkato_ĉarmas: :gutkato_adoras:

https://www.youtube.com/watch?v=AXpnlROHu78

#lang_eo #animeo #madoka_magika
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2023-07-27
esperanto validas! esperanto validas! esperanto… :gutkato_ploras:

#lang_eo #esperanto #memeo #animeo
Desegnita bildo animestila de knabo kaj knabino. La knabo fervore tajpas ion sur la klavaro de sia komputilo. Sur lia sino sidiĝis la knabino, kiu karesas lin kun ruĝiĝanta vizaĝo. Ŝi diras, «Kara, kiam vi finfine atentos min?» La viro respondas malvarme, «Momenton. Iu nomis Esperanton “falsa lingvo”.»
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2023-07-21

bonan apetiton! :gutkato_manĝas_gutkaton:

#lang_eo #esperanto #memeo #animeo #hommanĝado [fonto]

Bildrakonto desegnita animestile kun du paneloj. Apud la maro, knabino rigrdas solene la noktan ĉielon. Marplaŭdoj audeblas defore. Ŝi ekdiras, «Mi scias, sed... mi sentus min tro soleca, se mi manĝus vin...» Iu interrompas ŝin, «Sed kial? Unuiĝinte karne, ni estus kune ĉiumomente!» Ŝi turniĝas al ĝi kaj krias, «Ĉesu meti naŭzigajn ideojn, bonvole!!»
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2023-07-05
kia stranga epizodaro. iel ĝi samtempe tro rapidis *kaj* tro malrapidis! la kartoj kaptiĝis plejparte ege rapide kaj neinterese, ofte sub du minutoj! la ĉiutagaj rakonteroj kutime ne eĉ havis lecionojn, malkiel la unuaj epizodaroj… apenaŭ interesis :w:

nu, iuj kartoj mojose strangis kaj havis interesajn potencojn — ekzemple, Registro! domaĝe ne utiliĝis aparte bone.

tamen, ne tro malbonis, mi esperas ke la sekvonta epizodaro pli mojosos! :taneŝima_ĝojas:

#lang_eo #animeo #kartkaptisto #kardkaptistosakura
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2023-06-27
dolĉan apetiton! :taneŝima_ĝojas:
#lang_eo #esperanto #memeo #animeo #kardkaptisto
Kunmeto de kvar ekrankopioj el desegnita seriaĵo animea. Viro kaj knabino staras en luksornama ĉambro. La viro tenas skatolon, kaj diras, »Do ni kumanĝu la kukojn.« La knabino respondas, »Sed vespermanĝo ne jam alvenis?« Kaj vi viro saĝe diras, »Gravas manĝi regule kaj bonsane, sed ĉu ne ankaŭ gravas manĝi dolĉaĵojn laŭkaprice?«

Client Info

Server: https://mastodon.social
Version: 2025.07
Repository: https://github.com/cyevgeniy/lmst