#simuno

Ténno Seremél’tennoseremel@gts.skobk.in
2025-12-14

Subtekstoj por seriero 16 de Simuno

Mi publikigis la subtekstojn por la deksesa seriero. Mi iom redaktis ilin, tamen la redaktanto estas okupita per aliaj aferoj, do… 🐱☕

#lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

Ténno Seremél’tennoseremel@gts.skobk.in
2025-09-16

Mi publikigis (ankoraŭ neredaktitajn) subtekstojn por la dekkvina seriero de Simuno.

#lang_eo #animeoj #subtekstoj #Simuno

Ténno Seremél’tennoseremel@gts.skobk.in
2025-08-23

Do subtekstoj por la dekkvara seriero de Simuno estas redaktitaj 🐱☕

#lang_eo #subtekstojn #animeoj #Simuno

Ténno Seremél’tennoseremel@gts.skobk.in
2025-08-19

Mi publikigis subtekstojn por la dekkvara seriero de Simuno. Neniu krom mi mem ankoraŭ legis ĝin, do… 🐱☕

#lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

Ténno Seremél’tennoseremel@gts.skobk.in
2025-06-25

La subtekstoj por la dektria seriero de Simuno estas redaktitaj 🐱☕

#lang_eo #subtekstoj #simuno #animeoj

Ténno Seremél’tennoseremel@gts.skobk.in
2025-06-23

Mi publikigis subtekstojn por la dektria seriero de Simuno. Mi ankoraŭ ne redaktis ĝin, ĉar mi ne povas tuj vidi erarojn 😅 Tamen se vi ne volas atendi…

#lang_eo #subtekstoj #simuno #animeoj

Ténno Seremél’tennoseremel@gts.skobk.in
2025-06-14

Voĉoj de Simuno

Aŭskultante la voĉojn de Simuno denove, mi denove miras pri ili. Ju pli mi aŭskultas, des pli mi miras. Kaj mi jam opiniis, ke ili estas mirindaj, antaŭ mi komencis tradukadon de la subtekstoj! Ĉu tio ankaŭ estas amo? 🤭

#lang_eo #animeoj #simuno #voĉoj_de_alia_mondo

Ténno Seremél’tennoseremel@gts.skobk.in
2025-06-04

Mi iomete korektis (klarigis) subtekstojn por la 12‐a seriero de Simuno 🐱☕

#lang_en #subtekstoj #animeoj #Simuno

Ténno Seremél’tennoseremel@gts.skobk.in
2025-05-22

Subtekstoj por seriero 12 de Simuno

La dekdua seriero estas kreita. Krom mi mem neniu redaktis ĝin, kaj mi jam ne povas vidi erarojn, do legu singarde 🤭 En la fino de la seriero estas interparolo inter Neviril’ kaj Aeru’, kiun mi ne memoris. La plua paŝo sur dorna vojo de amo. Interese!

#lang_eo #animeoj #subtekstoj #Simuno

Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2025-03-18

# Subtekstoj por seriero 11 de Simuno

Ŝajnis al mi, ke la dekunua seriero havas multe da militvortoj. Kaj mi ne tre bone scias ilin en ajna lingvo 😅 Ĉiuokaze, mi tradukis la serieron.

#lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2025-01-29

Finfine post novjara dormado la deka seriero de Simuno ankaŭ havas esperantajn subtekstojn.

#lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2024-12-15

Mi alŝutis la subtekstojn por la naŭa seriero de Simuno. Subtekstigado estas amuza *afero* 🤭

#lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2024-12-14

Mi redaktis la subtekston por la oka seriero kun helpo de Tirifto. Subteksto por la naŭa jam ekzistas, tamen neniu ankoraŭ ellegis ĝin, do me ankoraŭ ne alŝutis ĝin.

#lang_eo #subtekstoj #animeoj #simuno

Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2024-11-30

# Subtekstoj por seriero 8 de Simuno

Subteksto por oka seriero de Simuno estas preta. Ĝi estas mia plej ŝatata seriero de Simuno. Vi ekvidos pro kio.

#lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2024-11-06

* Subtekstoj por seriero 7 de Simuno

Subteksto por sepa seriero de Simuno estas preta. Kun pli da interjekcioj je ĉi tiu fojo! Kaj kun pli da junulinoj.

#lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2024-10-02

# Subtekstoj por seriero 6 de Simuno

Finfine subtekstoj por sesa seriero aperas! Hodiaŭ *ni faru Rimaĝonon!* Iusence 😅

#lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2024-08-03

# Subtekstoj por seriero 5 de Simuno

Mi subtekstigis kvinan serieron de Simuno. Vi scias, kion vi povas fari 😅

#lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2024-06-17

# Subtekstoj por seriero 4 de Simuno

Mi subtekstigis kvaran serieron de Simuno. Nun kun pli da elspiroj! Mi verŝajne iomete korektos ĝin poste, tamen se vi ne volas atendi…

#lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2024-05-25

Mi iomete plibonigis la subtitolojn por la tria seriero de Simuno. Hm, ĉu la vorto «subteksto» pli taŭgas? Aŭ eble iu alia 🤔

#lang_eo #subtitoloj #animeoj #simuno #vortoj

Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2024-05-05

* Subtitoloj por seriero 3 de Simuno

Mi finfine subtitolis la trian serieron de Simuno. Neniu ankoraŭ legis ĝin krom mi mem, do ĝi povas havi erarojn, tamen se vi plu ne volas atendi… :blobcatgiggle:

#lang_eo #animeoj #subtitoloj #simuno

Client Info

Server: https://mastodon.social
Version: 2025.07
Repository: https://github.com/cyevgeniy/lmst