#taglibro

2025-06-29
Hieraŭ mia frato kaj mi trajnis de Arras al Lille, la ĉefurbo de la regiono Hauts-de-France en norda Francio. Ni tagmanĝis en la sama turka restoracio, kie mi kutimis manĝi kiam mi estis studento. La turka manĝaĵo tie ĉiam estas bongusta. Mi trinkis la salon jogurton nomatan "ajran".

Poste ni promenis ĝis la urbocentro de Lille. Ni pasis tra la Placo de la Respubliko, kun la Muzeo de Belartoj unuflanke kaj la prefektejo aliflanke. Poste ni sekvis la piediran straton Béthune ĝis la Granda Placo, ankaŭ nomata Placo de la Generalo De Gaulle, ĉar li naskiĝis en Lille en 1890. Mi fotis la placon kaj la malnovan borsejon kvazaŭ mi estus turisto. En la korto de la malnova borsejo estas malnovlibrovendistoj.

Krome, pro la kultura evento “Lille 3000”, ni malkovris skulptaĵon faritan el trafikaj konveksaj speguloj.

Poste mi fotis la operejon kaj la komercan ĉambron kun ĝia belfrido, ankaŭ nomata la nova borsejo.
Ni promenis tra la stratoj de la kvartalo Malnova Lille : la pavimita Strato de la Ŝlosilo, la komenco de la Strato de la Mono, kaj la Placo Louise de Bettignies, kiu naskiĝis en la regiono en 1880, loĝis en Lille, kaj estas konata kiel rezistanto kaj sekreta agento por Britio dum la Unua Mondmilito.

Dum nia promenado, ni vidis tri malnovajn famajn francajn aŭtojn Citroën 2CV, la tiel nomatajn “du ĉevalojn”.

Mi ankaŭ revenis al mia plej ŝatata kafejo de mia studenta tempo, la kafejo nomata “La Ilustraĵo”. En tiu epoko, ĝi estis loko vizitata de artistoj, verkistoj kaj poetoj. Mi verkis poemon pri tiu kafejo en la franca, kaj fotis plurajn portretojn de klientoj kaj amikoj tie.

Fine, ni iris al la stacidomo Lille Eŭropo por reveni hejmen. Sur la placo antaŭ la stacidomo troviĝas stranga skulptaĵo el plantoj kaj floroj: La Tulipoj de Ŝangrilao, de la japana artistino Yayoi Kusama. Kia agrabla tago ! #lille #taglibro #Esperanto #lang_eo
La placo de la Respubliko kaj la Muzeo de la BelartojLa prefektejoLa strato de BéthunesLa Granda Placo
2025-06-25

Mi pensas, kiel mi povus helpi lin. Mi ne havas multajn konatojn en la regiono, mi ne plu vivas ĉi tie ekde dudek jaroj.
Tamen, mi havas multajn kontaktojn en sociaj retoj.
Do mi provos verki afiŝon por helpi lin trovi laboron ĉi tie, en norda Francio.
Ni devas provi.

3/3

#taglibro #Esperanto #bokso #uŝuo #luktosporto #Afganio #rifuĝinto

2025-06-21

Hieraŭ mi revidis la uŝuiston en la parko. Li nomiĝas Ismael. Ni denove trejnis kune.
Li helpis min plibonigi miajn piedbatojn. La tekniko de Ismael estas tre simila al tiuj, kiujn mi lernis en tekvondo.
Hodiaŭ li estis laca, do mi trejnis sola en la parko, malgraŭ la varmega vetero.
#taglibro #Esperanto #lang_eo #bokso #uŝuo #luktosporto

2025-06-18

Teroj okraj
sekaj
akraj aromoj
de incenso kaj rosmareno

neniu celo
povos rompi
niajn elektojn

la skriboj estis
ĉie videblaj
kaj ni fieris

fratoj en filigrano

sub la kupolo
ŝirmitaj kontraŭ fajro
falantaj demonoj

amara spuro sur la palato

la forto de la spirado
kontraŭ niaj delikataj suspiroj
folioj kaj familioj
disŝiriĝas

la skriboj estis
ĉie videblaj
kaj niaj notoj
skulptitaj en karno

sub niaj vortoj
sub niaj mortoj
la argilo mildigas la brulon

#poemo #taglibro #esperanto #lang_eo

2025-06-17

Hodiaŭ mi trejnis en la parko.
Ulo vidis miajn pugnogantojn kaj demandis min, ĉu mi praktikas miksitan luktosporton.
Mi respondis: nur piedpugnan boksadon.
Li diris, ke li praktikas uŝuon, ĉinan batalarton. Li venas el Afganio.
Ni parolis iomete en la franca kaj la angla.
Ni trejnis kune, kaj li montris al mi kelkajn teknikojn de piedbatoj.
Li piedbatis tre forte. Mi tre ŝatis liajn teknikojn.
Estis tre bela renkontiĝo. Mi esperas revidi lin venontan sabaton.
#taglibro #Esperanto #lang_eo #bokso

2025-06-15

Pasintan nokton mi sonĝis, ke mi tranĉis mian dekstran vangon per razilklingo.
Sango multe defluis, kaj mi restis kun videbla cikatro.
Poste mi vekiĝis…
Stranga revo.
#taglibro #sonĝo #lang_eo #esperanto

2025-06-07
2025-05-25
Hieraŭ mi flugis el Parizo al Kazablanko. Post la ekflugo el la flughaveno Charles de Gaulle, situanta nordoriente de Parizo, la aviadilo turniĝis maldekstrume, desegnante buklon super la norda parto de la ĉefurbo.
Mi admiris la Stadiono de Francio en Saint-Denis, la Bosko de Boulogne, kaj la kvartalon de La Défense kun la fama Granda Arko.
La ĉielo estis nuba. Mi apenaŭ povis ekvidi la Ejfelturon kaj la Triumfarkon ĉe la Stela Placo.
Poste ni flugis super la nuboj. Ĉirkaŭ la Eŭska Lando, mi povis vidi malproksime la okcidentajn Pireneojn. Iliaj pintoj estis kovritaj de iom da neĝo. Mi provis rekoni la Pinton de Tagmezo de Ossau, sed mi ne sukcesis.
Mi amas observi geografiajn vidindaĵojn kaj noti ilin en mia kajereto.
Post la transflugo de Hispanio, ni pasis super Andaluzio. Mi atente rigardis la mediteranean marbordon apud Malago. Mi konas iom tiun regionon: mi feriis kelkfoje inter Marbella kaj Malago, kaj antaŭe mi veturis tra ĝi, kiam ni vojaĝis per aŭto de Maroko al Francio.
Vidate el la ĉielo, ĉio ŝajnas paca. Sed tio estas nur impreso. Ĉi tie malsupre estas tro da perforto, konfliktoj kaj militoj. Mi pensis pri ĉiuj viktimoj tra la mondo.
Fine, la maroka marbordo aperis. Ni flugis super Tetuano, kaj mi vidis la Rifajn montojn. Ŝefŝaŭeno troviĝis maldekstre. Antaŭ la alteriĝo, la lumo de la sunsubiro kovris la pejzaĝon.
Mi admiris la okrajn terojn de Maroko. Estis neforgesebla momento. Mi pensis: estas bone reveni hejmen.
#taglibro #aviadilo #flugo #lang_eo
Aervido de okcidenta Parizo kun la kvartalo La Defendo kaj la Bosko de Boulogne.Aervido de okcidentaj Pireneoj.Aerovido de sunsubiro antaŭ la alteriĝo en Kazablanko.
2025-04-24

Hieraŭ mi partoprenis la funebron de la patrino de mia amiko. La ceremonio estis tre kortuŝa. Pluraj familianoj tre bele laŭdparolis. Mi rememoris islaman proverbon, kiun rakontis mia edzino: "Ni povu renkonti homojn pli bonajn ol ni mem."
La patrino de mia amiko estis tia persono, kaj ŝi transdonis belegajn valorojn al sia familio. Estis honoro koni ŝin.
#taglibro #lang_eo #esperanto #memoro

Jen ĝardeno apud la marbordo en la franca Eŭska Lando, kie estos disĵetitaj la cindroj de la patrino de mia amiko. Trankvila, verda loko, kun la maro malproksime.
2025-04-23

Hodiaŭ mi havas longan vojaĝon per trajno tra Francio. Mi ekiris el Arras, en norda Francio, al Biarritz, en sudokcidenta Francio, kun ŝanĝo de trajno en Parizo.

Mi iras al Biarritz pro la entombigo de la patrino de intima amiko. La ĉielo estas griza kaj pluva. Ne estas facila tago. Sed morto estas parto de la vivo. Kaj ĉi-posttagmeze mi revidos tre karajn proksimulojn. #taglibro #Esperanto #lang_eo

Mapo de mia vojaĝoGriza kaj pluva ĉielo, verda kampa pejzaĝo tra la fenestro de la trajno
2025-04-21

Hodiaŭ mi kuris sep kilometrojn tra la kampoj apud mia gepatra hejmo. La suno aperis ĉe la fino de mia kurado, kaj mi iomete marŝis por admiri la pejzaĝon kaj aŭskulti birdojn, kiel alaŭdojn, fringojn, merlojn kaj ĉifĉafojn. #taglibro #lang_eo #esperanto #Nordafrancio #arras

Supra bildo: Malplena kampara vojo serpentumas tra plugita kampo sub drama, parte nuboplena ĉielo sude al Arras en norda Francio. Videblas malproksime la urbo de Arras kaj akvoturo ĉe la horizonto.

Malsupra bildo: Sama vojo tra biena pejzaĝo sude al Arras, kun kampoj ambaŭflanke kaj kelkaj homoj promenantaj en la distanco. La ĉielo estas tute kovrita de densaj nuboj.
2025-04-20

Mi estas en la flughaveno de Kazablanko. Mi ekiras al Francio por viziti amikojn kaj mian familion. Estas multaj homoj kaj turistoj en la flughaveno. Mi aŭdis homojn paroli la hispanan kaj la germanan. Multaj landoj havas feriajn tagojn pro la Paska festo.
Lastatempe, mi ne havis sufiĉe da tempo. Do mi profitas la atendon antaŭ la ekflugo por skribi.
Dum la veturo, inter mia hejmo kaj la flughaveno, mi vidis belajn verdajn pejzaĝojn, kampojn kaj arbarojn, ĉar ni havis multe da pluvo. #taglibro

2025-03-30

Hodiaŭ vespere finiĝis la Granda Festo de Ramadano. Antaŭe, mi denove kuris ok kilometrojn en la parko de la biciklokurejo. La vetero estis suna kaj varma, kun preskaŭ 24 celsiaj gradoj. Mi ĝuis la parfumon de la jasmenaj floroj.

Por rompi la faston, ni manĝis salikokan supon kaj picon. Morgaŭ kaj postmorgaŭ estas feriaj tagoj, kaj ni vizitos plurajn membrojn de mia bofamilio.
#esperanto #lang_eo #taglibro #Maroko

Du fotoj de la parko de la biciklokurejo en Kazablanko. En la unua bildo videblas homoj ripozantaj sur benkoj aŭ sur la herbo inter palmoj kaj verdaj areoj ĉe la rando de la malnova kurejo. En la dua bildo aperas florejo kun purpuraj floroj en la unua plano, kaj homoj promenantaj aŭ sidantaj en la trankvila parka etoso. Pro la semajnfino, la venontaj feriaj tagoj kaj la fino de la Granda Festo, ne estis multaj homoj en la parko.Proksima foto de jasmena planto kun multaj blankaj floroj kaj rozkoloraj burĝonoj inter verdaj folioj. La floroj estas delikataj kaj tre bonodoraj. La planto grimpas sur barilo sub blua ĉielo.Tablo kovrita per manĝaĵoj por la rompo de la fasto. Sur ĝi videblas telero kun supo enhavanta salikokojn, telero da pico kun fumita viando kaj fandita fromaĝo, telero kun daktiloj kaj marokaj selluho-sukeraĵoj. Inter la glasoj kaj teleretoj staras kandelo, kio donas varman kaj solenetan etoson.
2025-03-29

Pasintĵaŭde estis tre grava nokto por islamanoj : Lajlat al-Kadr, la Nokto de la Destino. Laŭ la islama tradicio, dum ĉi tiu nokto la profeto Mohamedo ricevis de la ĉefanĝelo Gabrielo la unuajn versojn de la Korano.

Antaŭ la voko al la sunsubira preĝo, mi kontemplis la ĉielon de la tegmento de mia domego. Mi ankaŭ ekzercis min per sportado kaj ombroboksado.
#Esperanto #taglibro #lang_eo #Maroko

Sunsubiro sur tegmentoj de KazablankoPersono en nigra sporta kapuĉĉemizo kaj sunokulvitroj faras altan piedbatan pozon sur tegmento, kun satelitaj telereceptiloj en la fono kaj nuba ĉielo.
2025-03-23

Hodiaŭ estas la tria semajno de la Ramadana monato. Ni fastos ankoraŭ unu semajnon. Ĉi-posttagmeze mi kuris en la parko de la biciklokurejo. Ĝi estas tre bona loko por marŝi, kuri kaj fari sporton. Pli frue dum la tago, pluvis. Ni havis multe da pluvo ĉi-monate. Marokanoj estas feliĉaj, ĉar la akva rezervo de la valbaraĵoj plenigis sin. Tio estas bona novaĵo por agrikulturo.
#taglibro #Maroko #lang_eo #esperanto

Bildo de la parko de la biciklokurejo en Kazablanko sub la vespera suna lumo. Homoj marŝas, kuras, kaj infanoj ludas antaŭ la rompo de la fasto, kiam la suno subiras.
2025-03-02

Unua tago de fasto. Jen nia vespermanĝo : salato kun olivoj, cepoj, tomatetoj, lakto, akvo, daktiloj kaj dolĉa pulvoro nomata sellu, kiu estas preparita el rostita faruno miksita kun rostitaj migdaloj, mielo, sezamo, fandita butero kaj aliaj spicoj, kiel ekzemple anizo kaj fenkolo. #lang_eo #taglibro #Maroko

Bildo de vespermanĝo pro la granda fasto : salato kun olivoj, cepoj, tomatetoj, lakto, akvo, daktiloj kaj dolĉa pulvoro nomata sellu, kiu estas preparita el rostita faruno miksita kun rostitaj migdaloj, mielo, sezamo, fandita butero kaj aliaj spicoj, kiel ekzemple anizo kaj fenkolo.
2025-03-01

Morgaŭ komenciĝos la granda fasto por islamanoj en Maroko. Mi tre ĝuas fasti dum la monato de Ramadano. La etoso estas tre agrabla. Mi finos la laboron je la dek-oka horo por havi liberan tempon kun mia edzino kaj ŝia familio. #lang_eo #Maroko #taglibro

2025-01-11
Jen kelkaj bildoj de mia kvartalo #Maarif en #Kazablanko, kiujn mi fotis hodiaŭ kaj dum la lastaj tagoj. Hodiaŭ estis feria tago, do mia edzino kaj mi butikumis por aĉeti manĝaĵojn. Ni tre ĝuas fari tion kune kaj tre ŝatas la multajn etajn butikojn en nia kvartalo.
#taglibro #Maroko #Esperanto
Malnova preĝejo kiu estas edke la sendependeco de Maroko kultura centro.Parko Mehdi Ben Barka kun la islama preĝejo Al Andalus.Kafa rostejo kaj vendejo.Malnova domo eble konstruita kiam eŭropanoj loĝis en la kvartalo.
2024-12-27

Strataj lumaj dekoracioj por la jarfino, kun koloroj kaj stelo de la maroka flago. #Maroko #Esperanto #taglibro

Strataj lumaj dekoracioj por la jarfino, kun koloroj kaj stelo de la maroka flago.
2024-12-23

Nia hejmo fariĝis la nova domo de la Kristnaska Viro en Maroko. Mia edzino estas feliĉa, ĉar ŝi povas festi Kristnaskon hejme, kun mia familio, kiu alvenis por la evento. Se la Kristnaska Viro ne vizitas vin, li certe restas ĉi tie! Feliĉan Kristnaskon al ĉiuj! #kristnasko #Maroko #taglibro

Hejmo ornamita por la kristnasko !

Client Info

Server: https://mastodon.social
Version: 2025.04
Repository: https://github.com/cyevgeniy/lmst