:gutkato_datreveno: Feliĉan Esperanto-tagon! Je la temo de Esperanto, mi volas peti vian opinion pri lingva afero.
:gutkato_pensas: Kiel vi eble scias, ekzistas multaj proponoj pri seks-neŭtrala pronomo en Esperanto. Kiu ajn tiu pronomo estu, mi opinias, ke por baze kontentigi plejparton de personoj, ĝi devas plenumi almenaŭ ĉi tiujn tri bazajn kriteriojn; ĝi devas:
- Konformi al la gramatiko de la lingvo. (Ĝi ne tordu ĝisnunajn gramatikajn regulojn, kaj funkciu simile kiel aliaj pronomoj.)
- Trakti ĉiujn homojn respekte kaj egalece. (Ĝi laŭdifine ne implicu malafablecon, kaj estu uzebla por ĉiuj personoj, kies sekson oni ne volas esprimi.)
- Esti sufiĉe klara kaj oportuna en ĉiutaga uzado. (Ĝi estu uzebla en multaj ordinaraj situacioj, ne kaŭzante persistan konfuzon pri tio, kion ĝi reprezentas.)
:gutkato_flucerba: Ĉu vi konsentas pri tiuj bazaj kriterioj? Ĉu ekzistas alia universala kriterio (kiu ne estas nurnura persona prefero), kiun mi eble preterrimarkis, kaj kiun oni devus ankaŭ konsideri? Ĉiaj pensoj, komentoj kaj ripetoj estas tre bonvenaj!
(Noto: Mi ne volas komenci diskuton pri specifaj pronomoj, nur trovi komunan bazon, kiu estu la minimuma postulo al ĉiu pronomo konsiderata.)
#lang_eo #egaleco #Esperanto #gramatiko #pronomoj #seksneŭtraleco