#gramatiko

Tirifto :flago_esperanto:tirifto@jam.xwx.moe
2025-03-09

Fojfoje mi vidas en Federujo esperantiston, kiu petas lingvajn korektojn en sia prio, sed malofte vidas ĝin misuzi la lingvon tiel, ke korekto estus necesa. :gutkato_kontenta:

Alifoje mi vidas en Federujo esperantiston, kiu elbuŝigas (elfingrigas) esprimon tiom abomenan, ke mi sentas devon korekti ĝin, sed mi ne faras, ĉar ĝi ne petis korektojn en sia prio, kaj nepetitaj korektoj povas impresi malĝentile. :gutkato_malesperetas:

Samideanoj, lingvo estas granda donaco; bonvolu trakti ĝin zorge kaj respondece. :gutkato_ploras_riveron_cede:

#lang_eo #Esperanto #gramatiko #Federujo #vivo #vortoj

Tirifto :flago_esperanto:tirifto@jam.xwx.moe
2024-07-26

:gutkato_datreveno: Feliĉan Esperanto-tagon! Je la temo de Esperanto, mi volas peti vian opinion pri lingva afero.

:gutkato_pensas: Kiel vi eble scias, ekzistas multaj proponoj pri seks-neŭtrala pronomo en Esperanto. Kiu ajn tiu pronomo estu, mi opinias, ke por baze kontentigi plejparton de personoj, ĝi devas plenumi almenaŭ ĉi tiujn tri bazajn kriteriojn; ĝi devas:

  • Konformi al la gramatiko de la lingvo. (Ĝi ne tordu ĝisnunajn gramatikajn regulojn, kaj funkciu simile kiel aliaj pronomoj.)
  • Trakti ĉiujn homojn respekte kaj egalece. (Ĝi laŭdifine ne implicu malafablecon, kaj estu uzebla por ĉiuj personoj, kies sekson oni ne volas esprimi.)
  • Esti sufiĉe klara kaj oportuna en ĉiutaga uzado. (Ĝi estu uzebla en multaj ordinaraj situacioj, ne kaŭzante persistan konfuzon pri tio, kion ĝi reprezentas.)

:gutkato_flucerba: Ĉu vi konsentas pri tiuj bazaj kriterioj? Ĉu ekzistas alia universala kriterio (kiu ne estas nurnura persona prefero), kiun mi eble preterrimarkis, kaj kiun oni devus ankaŭ konsideri? Ĉiaj pensoj, komentoj kaj ripetoj estas tre bonvenaj!

(Noto: Mi ne volas komenci diskuton pri specifaj pronomoj, nur trovi komunan bazon, kiu estu la minimuma postulo al ĉiu pronomo konsiderata.)

#lang_eo #egaleco #Esperanto #gramatiko #pronomoj #seksneŭtraleco

jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2024-03-09
Ŝajnas ke esperantistoj :flago_esperanto: preferas plejparte disigi vorterojn per oblikv/a/j strek/o/j!

Eble mi ilin sekvos. :jamada_gesto_stulteta:
#lang_eo #esperanto #gramatiko #lingvo #skribostilo
jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2024-03-01
Mar’bird’o aŭ mar/bird/o? Kiel vi preferas disigi vorterojn? :gutkato_pensas:

#lang_eo #esperanto #gramatiko #lingvo #skribostilo
Singirankabo ابو عادل Jérômeabouadil@esperanto.masto.host
2024-01-24

@bpeel interesa, mi ne sciis ke oni ankaŭ povas uzi la mezan punkton en la katalana!

Mi persone ekuzis ĝin en la franca tiam kiam mi tradukis kanton el la svahila lingvo. Tiu lingvo ne havas gramatikan sekson do estis pli fidela traduki uzante la mezan punkton.

Tamen mi ne kredas ke oni bezonus la mezan punkton esperante ĉar ni jam povas diri ekz.: "diru al viaj geamikoj " anstataŭ "diru al viaj amik.in.oj"

#esperanto #egaleco #lang_eo #gramatiko #MezaPunkto #franca #katalana #GenraEgaleco

Tirifto :flago_esperanto:tirifto@jam.xwx.moe
2023-11-04

Neutilaj oficialaj vortoj de la semajno: pluralo kaj singularo

:gutkato: Ĉi tiuj vortoj oficialiĝis en la jaroj 1929 kaj 1974, respektive. Ili estas gramatikaj vortoj, kiuj respektive signifas »multenombro« kaj »ununombro«.

:gutkato_sciencisto: Kial? Nu, ĉiu devas kompreni, ke lingvoscienco estas scienco serioza, kaj ke seriozaj sciencistoj ne povas paroli vulgaran lingvon de ordinaruloj! Fideblecon de fakulo oni plej bone taksas laŭ tio, kiom da latinaj vortoj ĝi uzas en ĉiu frazo.

:gutkato_ruĝa: Se vi komprenas fakulon sen helpo de vortaro, atentu! Ĝi verŝajne estas trompisto, kiu ne vere komprenas sian fakon; ne fidu al ĝi!

:gutkato_dikfingro_supren: Se vi volas esti fidebla lingvosciencisto, nepre diru »pluralo« kaj »singularo«! (Sed se vi nur volas, ke oni facile komprenu vin… eble sufiĉos, ke vi diru »multenombro« kaj »ununombro«.)

#lang_eo #Esperanto #gramatiko #lingvo #lingvoscienco #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj

Tirifto :flago_esperanto:tirifto@jam.xwx.moe
2023-09-16

Enketo pri la pronomo »ĝi«: https://framaforms.org/enketo-pri-la-pronomo-gi-1674837849

:gutkato_salutas: Estimataj samideanoj! Antaŭ kelkaj monatoj, mi faris enketon, kiun mi jam reklamis tie ĉi. Nun mi reklamas ĝin unu lastan fojon, ĉar ĝi baldaŭ finiĝos. Eble iuj el vi volus respondi, sed ankoraŭ ne sciis pri ĝi.

La enketo temas pri seks-neŭtrala uzo de la pronomo »ĝi« por homoj. Mi tre bonvenigas ĉiujn respondojn, ĉu ili venas de spertuloj, aŭ ĉu de komencantoj. Ankaŭ ripetoj de ĉi tiu afiŝo kaj diskonigoj de la enketo estas tre bonvenaj.

:gutkato_koro: Grandan dankon al la multaj respondintoj, kaj espereble ankoraŭ iuj respondontoj.

#lang_eo #enketo #Esperanto #ĝi #ĝiismo #gramatiko #lingvo #lingvoevoluo #pronomoj #seksegaleco #seksneŭtraleco

Tirifto (malnova konto / old account)tirifto@miniwa.moe
2023-07-26

Hodiaŭ estas (ankoraŭ en mia lando) datreveno de la Unua libro de Esperanto! Jen eble mia plej ŝatata parto el ĝi:

En tia maniero la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton; li eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto.

Memoru: afiksoj estas mitoj! (Nu, ne vere; mi diras tion ŝerce. Oni povas tre bone lerni kaj ekkompreni la lingvon per ili. Sed oni ankaŭ povas bone kompreni la lingvon sen ili!)

#lang_eo #Esperanto #Esperantotago #gramatiko #Unua_libro :blobcatderpy:

Tirifto (malnova konto / old account)tirifto@miniwa.moe
2023-04-13

»Far« uzata kiel memstara vorto estas unu el aferoj, pri kiuj mi ankoraŭ ne formis certan opinion. Ĉu ĝi estas nova vortero? Aŭ ĉu ĝi estas la malnova vortero, kiu aperas en la vorto »far·i«?

Se ĝi estas malnova, ĉu oni teorie rajtu uzi ĉiun ne-memstaran vorteron memstare? Aŭ ĉu oni severe observu la distingon inter vorteroj memstaraj kaj ne-memstaraj?

#lang_eo #Esperanto #far #gramatiko #vortoj :blobcatthink:

Tirifto (malnova konto / old account)tirifto@miniwa.moe
2023-04-02

Oni fojfoje scivolas pri ordo de vorteroj en kunmetado. La ordo devas sekvi simplan regulon: la pli fundamenta vortero staras dekstre, kaj la maldekstra vorto ĝin ŝanĝas aŭ precizigas. Jen praktika memorilo!

#lang_eo #animeo #Esperanto #gramatiko #kunmetado #memeo #memeoj #vortoj


Bildo kun du animeaj personoj, …
Bildo kun du animeaj personoj, de la animeo »Re:Zero«. Maldekstre staras juna kaj ĉarma knabino en blanka kaj roza vesto. (Ŝi nomiĝas »Emilia«). Dekstre staras juna kaj ĉarma kat-knabo en blanka kaj blua ina vesto. (Li nomiĝas »Feliks«.) Supre estas skribita la teksto: »Konu la distingon«. Super la knabino estas la vorto »knabino«, kaj super la ineca knabo estas skribita la vorto »inknabo«. Espere vi lernis ion utilan hodiaŭ!
2023-03-08

#Datreveno #WilhelmBleek #Lingvoj #Gramatiko

Je ĉi dato en 1827 naskiĝis Wilhelm Bleek, lingvisto, kiu studis kaj skribis la unuajn gramatikojn de la lingvoj en suda Afriko, kaj ankaŭ komparis ilin unu al alia. Li kolektis kelkajn ekzemplerojn de afrika folkloro, kiu iĝis la bazo por la laboro de aliaj. en.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_
Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

Antikva foto pri la vizaĝo de Bleek kun longa plena barbo kaj hararo pendanta preter la oreloj.
Tirifto (malnova konto / old account)tirifto@miniwa.moe
2023-01-27

Enketo pri la pronomo »ĝi«: https://framaforms.org/enketo-pri-la-pronomo-gi-1674837849

Estimataj samideanoj! Ekde kelka tempo, mi esploras la demandon, ĉu la pronomo »ĝi« povas bone funkcii kiel seks-neŭtrala homa pronomo. Ĝis nun mi ĉerpis informojn ĉefe el libroj, oficialaj informoj, kaj propraj spertoj. Sed mi volus apogi miajn konkludojn ankaŭ per la pensoj, sentoj, kaj opinioj de aliaj esperantistoj.

Tial mi faris enketon, kiun vi trovos ĉe la ligilo supre. Se la temo almenaŭ iom interesas vin, mi petas vin bonvole respondi la tieajn demandojn. Ankaŭ ripetoj (plusendoj) de ĉi tiu afiŝo estas tre bonvenaj, ĉar mi volas atingi kiel eble plej multajn personojn. Grandan dankon pro via helpo!

#lang_eo #Esperanto #ĝi #ĝiismo #gramatiko #pronomoj #seksegaleco #seksneŭtraleco :blobcatheart:

2022-06-28

Mi lernis hodiaŭ ke oni ne povas uza la volativon kun «esperi». #esperanto #grammar #gramatiko

Tirifto (malnova konto / old account)tirifto@miniwa.moe
2021-12-21

Post ioma prilaborado, mi ĵus finfine publikigis mian eseon: »Kunmetado estas simpla!« Se vi havas senokupan horon kaj iom interesas vin gramatiko de Esperanto, eble vi rigardu, ĉar eble ĝi plaĉos al vi!

La verko esploras la manieron, per kiu oni kunmetas ideojn en la lingvo internacia. Mi penas montri per ĝi, ke oni ne povas bone priskribi tutan kunmetadon per multaj reguloj, kaj ke tute sufiĉas kelkaj simplaj reguloj gvidataj de racio, per kiuj oni povas ĝuste analizi ĉiun vorton en la lingvo.

Ĉiu komento pri la enhavo estas tre bonvena, ĉu temas pri laŭdo aŭ kritiko, konsento aŭ malkonsento. Demandoj, proponoj, kaj atentigoj pri eraroj ankaŭ tre valoras. Kontaktu min laŭplaĉe!

#lang_eo #eseo #esperanto #gramatiko #kunmetado #verkoj #vortfarado :blobcathappy:

Tirifto (malnova konto / old account)tirifto@miniwa.moe
2021-10-16

Mi tralegas regulojn pri skribado de grandaj literoj en la ĉeĥa lingvo.

#lang_eo #gramatiko :blobcatderpy:

Tirifto (malnova konto / old account)tirifto@miniwa.moe
2021-08-15

Jesss! Fine venas al mi novaj pensoj pri kunmetado. Mi probable afiŝos eseon pri tio sekvafoje. :blobcatreach:

Mi provis ankaŭ cerbumi pri la pronomo »si«, kaj tio kondukis min al cerbumado pri prepozicioj, sed mi ne certas, kiel bone daŭrigi. Probable mi simple atendos.

#lang_eo #esperanto #gramatiko :blobcatthink:

Tirifto (malnova konto / old account)tirifto@miniwa.moe
2021-05-23

Ĉu vi iam scivolis, kiel plej bone meti akuzativon al fremda nomo en Esperanta frazo? Mi jes, kaj iom esplorinte la temon, mi ĵus publikigis etan eseon pri ĝi! Se la temo vin interesas, eble vi rigardu; eble eĉ plaĉos al vi!

#lang_eo #akuzativo #esperanto #gramatiko :blobcatderpy:

dubst3pp4 ★ eo ★ 🎧🕹dubst3pp4@esperanto.masto.host
2018-05-09

Client Info

Server: https://mastodon.social
Version: 2025.07
Repository: https://github.com/cyevgeniy/lmst