Mi ĉiam rifuzis marki miajn librojn, eble ĉar mi volis teni ilin kvazaŭ novaj porĉiame, aŭ eble ĉar oni lernigis min, ke marki libron egalis al terura malrespekto. Lastatempe, tamen, miaj kapabloj reteni informojn kaj eĉ simple fokusiĝi ĝene malfortiĝis, tial mi decidis provi marki kaj noti miajn legaĵojn. Mi ne certas ĉu tio vere helpos, sed ĝis nun mi almenaŭ ĝuas tian novan manieron proksimiĝi al libro.
#Esperanto #libroj #legado