#libroj

Morél E. Fernbyfernby@pdx.social
2025-05-08

Eble... mi legos libron?

#Esperanto #Libroj

Senpagaj infan-libroj en pli ol mil lingvoj.
Ankaŭ provizas ilojn por krei pliajn librojn.
La retejo bedaŭrinde estas nur en la angla.

Free children's books in more than a thousand languages. Also provides tools for creating more books.

bloomlibrary.org

#languagelearning #books #libroj #infanoj #aŭtoroj #children #authors #bookstodon

2025-03-27

Nun mi planas legi "Daŭdeĝingon". Mi havas novan laboron, kaj lastatempe mi ankaŭ spektis la filmon "The Big Lebowski", kaj pro tio mi lastatempe pensis pli ofte pri tiu libro kaj pri taoismo. MI legis ĝin unufoje, angle, preskaŭ 2 jaroj antaŭe.
Ĉi-tiun Esperantan version mi elŝutis el libro.ee. Ĝi estas en PDF-a formato. Ĝi estis tradukita el la germana traduko. Vere ne estas bone legi libron pri subtilaj signifoj kiu estis tradukita 2 fojoj, tamen mi ne estas antikva ĉinulo, do vere mi nur povas inspiri sed ne tute kompreni (se tiu libro vere povas esti tute komprenita).

#lang_eo #libroj

Libro "Dao De Jing" en Esperanto en elektroniklibrlegilo.
★discrüst★lukaso666@chaos.social
2025-03-26

📚📚📚

baldaŭ mi legos / wkrótce zacznę czytać..

Ulrich Lins - La Danĝera lingvo. La Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto (Niebezpieczny język Studium prześladowań języka Esperanto)

🌐 eo.m.wikipedia.org/wiki/La_dan

#czytam #ksiazki #Esperanto #historia #represje #libroj #mi_legas #legado #persekutoj #historio #lang_eo

kovrilo de la libro

Kion vi nun legas?

#libroj #esperanto #lang_eo

Dimanĉo mi vizitis libravendejon, kio estas sur boato. Ŝajnas ke ili estas feliĉa ĉar ili havas anason. (Fakte mi aĉetis librojn)

#bookstodon #bookshop #libroj

Boato, oni vidas blanka plafono. Sur ĝi estas bildo de anaso kaj la angla teksto "duck". Ĝi estas angla vortludo duck sentis anaso kaj malsupraklinu.
Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2024-12-17

Hodiaŭ mi unuafoje sonĝis pri Aliso Seleznovo. Amuze! Lastfoje mi legis pri ŝi en 2019. Ĉiuokaze, mi ne kontraŭus daŭrigon 🤭

#lang_eo #sonĝoj #libroj

2024-12-13

Mi laboras pri la plibonigoj de priskriboj de libroj kaj aldonas iom da ili ĉe libroj.org
Se ve estas Esperantisto kiu legas Esperantaĵojn kaj ne estas tie, eble vi provu ĝin :D

#esperanto #libroj

Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2024-11-28

Nu, eĉ se interreto ne funkcias, mi havas multe da paperaj libroj, kiujn mi ankoraŭ ne finlegis :blobcatcoffee:

#lang_eo #interreto #libroj

2024-10-28

Mia semajno pliboniĝas pro tio ke la poŝtservo liveris librojn de la libroservo de la UEA. Fariĝi membron de UEA ne nur bonfaras la esperantan komunuman sed ankaŭ donis al vi utilo. #UEA #esperanto #libroj

foto de kvar esperantaj libroj. Memori kaj forgesi de Trevor Steele, Pigre pasas la Nokto de István Nemere, Septemebre surstrate en Tokio de Kato Naoki (tradukita de Mamiya Midori) kaj Animo Drivas de Masayuki Kuroda
2024-10-16
Mi ĉiam rifuzis marki miajn librojn, eble ĉar mi volis teni ilin kvazaŭ novaj porĉiame, aŭ eble ĉar oni lernigis min, ke marki libron egalis al terura malrespekto. Lastatempe, tamen, miaj kapabloj reteni informojn kaj eĉ simple fokusiĝi ĝene malfortiĝis, tial mi decidis provi marki kaj noti miajn legaĵojn. Mi ne certas ĉu tio vere helpos, sed ĝis nun mi almenaŭ ĝuas tian novan manieron proksimiĝi al libro.

#Esperanto #libroj #legado
Mia mano tenas malfermita libron en Esperanto. La teksto estas markita tie-tie per verda surstrekilo kaj skribaĵoj el krajono. Ankaŭ kelkaj paĝoj estas markitaj per flavaj kaj bluaj legosignetoj.
2024-10-06
En hispanlingvaj sociaj retoj legemuloj povas partopreni la enretan movadon #LeoAutorasOct, kiu celas instigi legadon de verkistinoj ĉiuoktobre. Ĉar ankaŭ mi kutimas partopreni kaj ĉar oktobre komenciĝas la makabra sezono, mi prenis la tradukon de Frankenŝtajno el mia E-librobreto. Taŭga elekto, ĉu ne?

Ĉu ankaŭ vi partoprenas?

#libroj #Esperanto #MiLegasVerkistinojnOktobre
Kovrilpaĝo de "Frankenŝtajno aŭ la moderna Prometeo", de Mary Shelley. La bildo montras ombran viran silueton, kiu ŝajnas kuri kun iom tordita korpo tra arbaro lumigita de mallantaŭe per brila sunlumo. Mia mano, blankhaŭta kaj kun rozkolore lakitaj ungoj, tenas la libron. Fone de la foto videblas Eta Bandito.
Kroyxtkroyxt
2024-08-28

Serĉante librojn, mi memoris ke mi iam ajn trovis dosieron kiu enhavas liston de ligiloj de libroj. Mi ne scias ĉu mi montris ĝin al vi antaŭe. Do, jen la ligilo:

docs.google.com/document/d/10L

jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2024-07-28
Kvankam mi penas trakti librojn zorge kaj sendifekte, mi malfermas ilin minimumangule por legiĝi, mi neniam enskribus nek enfaldus paĝon… :gutkato_policano:

… tre, tre plaĉas al mi legi la marĝenajn skribaĵojn de aliuloj. Tiom belas, videti kion oni pensis, iam ise! :ansero_post_muro:
#lang_eo #libroj #vivo
Foto de paĝo el libro, kiu havas enskribaĵo farita per krajono. Oni substrekis la vorton »svagan«, kaj notis ke ĝi signifas »malpreciza, malbone difinita«. Ĝi ankaŭ substrekis »delicojn«, kaj notis la signifon »intensa plezuro«.
Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2024-06-04

D‐ro Ŭacono :blobcattilt:

#lang_eo #vortoj #libroj

Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2024-05-01

# «Somewhere Someplace» de Nemo Omniaque

* La verko estas skribita en la angla, tamen de tempo al tempo ĝi uzas latinon. Aŭ pli precize latinidan planlingvon.

La verko estas malrapida kaj bona samtempe. Ĝi unuavice parolas pri konfuzita heroino kaj ŝiaj pensoj, kaj lertaj kaj mallertaj agoj de ŝi; tamen aliaj aferoj ankaŭ okazas en la mondo. Strangaj, danĝeraj, homaj kaj malhomaj.

Mi supozas, ke laŭlitere la verko estas [isekaj], tamen sufiĉe malsimilas al tio, kion oni kutime atendas pro tio. Kaj tio bonas.

royalroad.com/fiction/80247/so

#lang_eo #libroj

Sophia BRANDT :flago:sbr@esperanto.masto.host
2024-04-23

Mia novaĉetita libro alvenis! "Malgranda Sibo" de Cory Doctorow. Origina lingvo estas la angla, tiu libro estas traduko al Esperanto.
#literaturo #malgrandaFrato #malgrandaSibo #libroj

Libro kun titolo: "Malgranda Sibo" de Cory Doctorow
Singirankabo ابو عادل Jérômeabouadil@esperanto.masto.host
2024-02-21

La antaŭa vivo
2/2

Jen kie mi vivadis volupte, en trankvilo, Meze de la lazuro, de l' ondoj, de l' glorlumoj,
Kaj multaj sklavoj nudaj, saturaj de parfumoj,

Freŝigis mian frunton per palmo-ventumilo,
Kun la unika zorgo: esplori kun fervoro Sekreton doloregan de mia vivlangvoro.

Charles Baudelaire (1821-1867)

Esperantigita de pluraj tradukintoj sub la redakto de K.KALOCSAY kaj G.WARINGHIEN

#esperanto #literaruro #libroj #libro #poezio #CharlesBaudelaire #poemo.#poeto #LaFlorojDelMalbon

Singirankabo ابو عادل Jérômeabouadil@esperanto.masto.host
2024-02-20

☝️
NB: el la franca tiun poemon esperantigis pluraj tradukintoj sub la redakto de K.KALOCSAY kaj G.WARINGHIEN

La tuta libro "la floroj de l'malbon'" de Charles.Baudelaire estas senpage havebla ĉe libro.ee

eo.m.wikipedia.org/wiki/Charle
eo.m.wikipedia.org/wiki/Charle

#esperanto #literaruro #libroj #libro #poezio #CharlesBaudelaire #poemo.#poeto

Singirankabo ابو عادل Jérômeabouadil@esperanto.masto.host
2024-02-16

Mi havas kelkajn demandojn pri la esperantaj sonlibroj. Bonvolu malfermi la fadenon por trovi la tutajn demandojn!

#esperanto #esperantaPodkasto #sonlibro #sonlibroj #libro #libroj #literaturo #EsperantaLiteraturo #traduko #esperantajSonlibroj #esperantaSonlibro #media #podcast #lang_eo #esperantujo #esperantio
1/.

Ĉu vi uzas sonlibron (en ia lingvo)?

Client Info

Server: https://mastodon.social
Version: 2025.04
Repository: https://github.com/cyevgeniy/lmst