#Solidareco

MASANDI IDOLWA NESTORnestoridolwa
2026-01-14

-GOMA kun profunda bedaŭro anoncas la forpason de sinjoro Emile Malanda, granda pioniro de Esperanto en DR Kongo. Lia sindediĉo kaj laboro por la disvastigo de Esperanto markis historion kaj inspiros multajn generaciojn. Ni esprimas nian sinceran kaj profundan bedaŭron pro ĉi tiu granda perdo. Niaj pensoj estas kun lia familio kaj kun la tuta esperantista komunumo.

MASANDI IDOLWA NESTORnestoridolwa
2026-01-05

/GOMA
Bukavu en Sud-Kivu: kvar infanoj de la sama familio pereis en terglito en Nkafu.
La viktimoj aĝis de 7 ĝis 12 jarojn. La okazaĵo okazis dum la nokto.

MASANDI IDOLWA NESTORnestoridolwa
2025-10-08


Milito el DR Kongo.
. Nova strategia retiriĝo de WAZALENDO kaj FARDC. La M23 jam en Shabunda kaj iras al Kindu. Ni perdas niajn teritoriojn silente.
Ni devas premi nian registaron, por ke tiu dosiero estu traktata serioze.
Certe estas kunkulpeco inter la registaro kaj la ribeluloj.

MASANDI IDOLWA NESTORnestoridolwa
2025-10-01


en la parto de Demokratia Respubliko Kongo
Averto pri strategia reorganizo de la en Nord- kaj Sud-Kivuo La memproklamita Generalo Guidon Shimiray Mwissa, Komandanto de la Volontuloj por la Defendo de la Patrio (#VDP) kaj estro de la -R, sonigas la alarmon antaŭ taktika reorganizo de la en la provincoj Nord-Kivuo kaj Sud-Kivuo.

MASANDI IDOLWA NESTORnestoridolwa
2025-09-26


La situacio en la oriento de la Demokratia Respubliko Kongo (DR Kongo) restas ekstreme malstabila kaj kompleksa, markita de intensiĝo de la bataloj kaj grava humanitara krizo. La konflikto estas karakterizita de la ĉeesto de multaj armitaj grupoj, sed la ĉefa nuna dinamiko estas la ofensivo de la ribela grupo M23.

MASANDI IDOLWA NESTORnestoridolwa
2025-09-19

-GOMA
Mi ofte nomas vin homo de paco, ni tre sopiras vin.

MASANDI IDOLWA NESTORnestoridolwa
2025-09-13


La unua foto estis farita ĉirkaŭ 1945 en Japanio. La dua estis farita en 2025 en Kongo. Sama historio, sama situacio, samaj efikoj, samaj sentoj, sed la mondo restas silenta. Ĝi suferas pro la homa deficito!

MASANDI IDOLWA NESTORnestoridolwa
2025-08-28

-GOMA
"Malmultaj homoj sufiĉas por krei malpacon, kiu povas detrui tutan mondparton, precipe se ili havas potencon"
Ni estu per Esperanto malmultaj homoj, kiuj kuraĝe kaj pace infuas la mondon havi amon kaj pacon inter ĉiuj popoloj sen diskriminacio malgraŭ niaj diversecoj. Tiuj diversecoj niaj estu nia komuna riĉeco ne kialo por malamo.

MASANDI IDOLWA NESTORnestoridolwa
2025-08-25

-GOMA
Milionoj da infanoj ankoraŭ alfrontas malfacilajn realaĵojn: malriĉeco, armitaj konfliktoj, ekspluatado, malegaleco en la aliro al edukado. Tiuj defioj devas pli ol iam ajn mobilizi nian kolektivan konsciencon kaj nian agadon. Kune, laboru por pli bona estonteco por la infanoj de DR Kongo kaj de la tuta mondo. Ilia estonteco estas nia komuna respondeco.

MASANDI IDOLWA NESTORnestoridolwa
2025-08-25

-GOMA
Infanoj jam komencis peti lernejajn provizojn de siaj gepatroj. Orfoj ne scias, de kiu peti; ni petas ĉiun Esperantisto , se vi havas la eblon helpi, ne hezitu, eĉ per kribilo, lerneja sako, uniformo aŭ kajero. Ili ne elektis esti en ĉi tiu situacio. En DR Kongo, pli precize en Goma en la provinco Nord-Kivuo, kie ni vivas en okupacia milito sub la influo de la ribeluloj de M23.

MASANDI IDOLWA NESTORnestoridolwa
2025-08-06


Goma – Tensio en Mabanga Suda (komunumo Karisimbi) ĉi-merkrede matene.
Plena ĉirkaŭbaro estis farita de elementoj de la AFC/M23, kiuj kondukis plurajn loĝantojn al la stadiono de Unueco por selektado.
La operacio semas panikon, precipe inter la junuloj, kiuj timas esti konsiderataj deliktuloj aŭ membroj de la rezisto.

Fransoazofransoazo
2025-05-13

Ĉu vi sciis?

Landoj kiel Kostariko kaj Islando montris ke vivi sen armeo estas ne nur ebla, sed ankaŭ ekonomie kaj socie avantaĝa!

💙 Movado por tutmonda paco kaj justeco.

Kune ni povas konstrui mondon bazitan sur interkompreno kaj solidareco anstataŭ militismo kaj divido!

Singirankabo ابو عادل Jérômeabouadil@esperanto.masto.host
2024-02-16

El #LiberaFolio : Post Ukrainio, esperantistoj kolektas monon por Palestino."

La esperantista volontula teamo de la muzikfestivalo en Roskilde, Danio, pli frue kolektis monon por helpi al esperantistoj en Ukrainio, kiuj suferas pro la atako de Rusio. Nun la teamanoj decidis kolekti monon ankaŭ por palestinanoj, kiuj suferas pro la milito en Gazao."

liberafolio.org/2024/02/06/esp

#esperanto #gazao #danio #milito #israelo #palestino #solidareco #Roskilde #esperantistoj #ukrainio #rusio #esperantujo

Singirankabo ابو عادل Jérômeabouadil@esperanto.masto.host
2023-12-21

Svahila proverbo (244)

Mkono utoao ndio upatao.

Donanta mano estas [ankaŭ] ricevanta mano.

(Tiu proverbo havas senson proksima al tiu alia: "doni estas ŝpari")

#Swahili
#Kiswahili
#MethaliZaKiswahili
#Esperanto
#Kiesperanto
#SvahilaProverbaro
#lang_eo
#proverbaro #dono #helpo #solidareco

Singirankabo ابو عادل Jérômeabouadil@esperanto.masto.host
2023-12-07

Svahila proverbo (230)

Miwili ndiyo ipakanayo.

Necesas du manoj por kovri sin per oleo.

Laŭvorte: [kun] du [manoj] certe oni ĝin aplikas.

La genio de la svahila permesas diveni la mankantajn vortojn ("manoj" kaj "oleo") dankon al la nominaj klas-akordoj. 🥰

#Swahili
#Kiswahili
#MethaliZaKiswahili
#Esperanto
#Kiesperanto
#SvahilaProverbaro
#lang_eo
#proverbaro #oleo #mano #manoj #unueco #solidareco #bantu

En serĉo de vivo bazita sur la profundaj principoj de universala amo kaj homa solidareco, ni devas enfrontiĝi kontraŭ antaŭfiksaj strukturoj. Ĉu la homaro povos liberigi sin de siaj propraj kreaĵoj por ampleksi veran liberecon bazitan sur unuiĝo kaj reciproka helpo?

#amo #solidareco #vivo

Client Info

Server: https://mastodon.social
Version: 2025.07
Repository: https://github.com/cyevgeniy/lmst