#Lang_eo

Ténno Seremél’tennoseremel@gts.skobk.in
2025-06-26

Kornobulko, venu al mi! Tridek minutoj restis ĝis kaftempo 🐱☕

#lang_eo #manĝaĵo

Esperanto klubo Tübingenesperanto_tubingeno
2025-06-26

MALVARMIĜU !

Vere someras ĉi tie kaj tre varmas. Do ekskurso al najbara arbaro je bonas. Jen la malvarmeta kaj bela rojo!

Rojo je Bad UrachTrunko de arbo en la rojo.
Esperanto klubo Tübingenesperanto_tubingeno
2025-06-25

NI FESTU KUNE!

KONCERTO kaj PIKNIKO

Tradicia pikniko de francaj kaj germanaj samideanoj je la limo inter Francio kaj Germanio ĉe la rivero Rejno. Ni starigos budon apud la piedponto Mimram sur la franca bordo.
Samvespere okazos Concert des Deux Rives.

VENU! BABILU! FESTU la internacian amikecon! VIVU esperantujo, paco kaj Eŭropo

pliaj informoj je :
eventaservo.org/e/pikniko2025

Piedponto Mimram kiu konektas Francion kaj Germanion en Strasburgo
Ténno Seremél’tennoseremel@gts.skobk.in
2025-06-25

La subtekstoj por la dektria seriero de Simuno estas redaktitaj 🐱☕

#lang_eo #subtekstoj #simuno #animeoj

LOKA RENKONTIĜO

#KARLSRUHE

Merkredon, 25an Junion
19an - 21:30an horon
En la Restaurant Akropolis-Ziegler
Baumeisterstraße 18

Monata kunveno de la Esperanto-grupo Karlsruhe. Komuna manĝado kaj babilado en internacia rondo.
Gastoj bonvenai! Sed: Bonvolu anonci vian venon ĉe ni per retmesaĝo, do ni povas rezervi:
esperanto-karlsruhe.de/Eo/Home

legu pli je #eventaservo
eventaservo.org/e/4f93bf

#esperanto #lang_eo #eo_evento #international #BAVELO #language #BadenWurttemberg

Forcejo en la botanika ĝardeno de Karlsruhe
GeoRgMrGR
2025-06-24

@kanadaesperantoasocio Lesenswerter Beitrag der kanadischen Esperanto Vereinigung in der internationalen Sprache

„Die -Sekte marschiert destruktiv in die dumme Richtung“

Hodiaŭ la vetero estas tre varma sed mi sentas min komforta. Mi surmetis sunŝirmilon, venteto blovas, kaj mi sidas sub arbo.

#weather #vetero #lang_eo

Ténno Seremél’tennoseremel@gts.skobk.in
2025-06-24

Hodiaŭa mateno estas malrapida. La cerbo pigras, eble, pro tio, ke mi legis multe dum du lastaj tagoj. Tro multe da informo! 🤭

#lang_eo #vivo

Kataluna Esperanto AsocioesperantoCAT@mastodont.cat
2025-06-24

Kun profunda malĝojo, Kataluna Esperanto-Asocio anoncas la forpason de sia honora prezidanto, Josep Franquesa i Solé, je la aĝo de 88 jaroj. Nome de la tuta kataluna esperantistaro, ni esprimas nian profundan kondolencon al la familio kaj amikoj.

esperanto.cat/forpasis-josep-f

#lang_eo

Bildo de la forpasita honora prezidanto de KEA, Josep Franquesa.
Ursidinoj/The Bjornsdottirsellenor2000@mastodon.top
2025-06-24
Ursidinoj/The Bjornsdottirsellenor2000@mastodon.top
2025-06-24

@Mahxiac Vorto grekdevena, problemo, de problema. Ne enhavas sufikson -emo, nur kunokaze samas. #lang_eo

helloyanis :veripawed3:helloyanis@furries.club
2025-06-23

Mi faris kelkajn ŝanĝojn de kiam mi laste dividis mian progreson ĉe https://vortkom.🦊💻.ws, mia aplikaĵo por dekomponi esperantajn vortojn en iliajn komponentoj por akiri ilian signifon! :blobcatheart:

- Nova interfaco kun langetoj ĉe la fundo de la ekrano
- Senkonekta reĝimo nun funkcias ĝuste se vi instalas la aplikaĵon sur via aparato
- Vi nun povas malfermi .json-dosierojn rekte per la aplikaĵo se vi instalis ĝin, duobla-klakante sur la .json-dosiero
- Serĉado estis plu plibonigita kaj uzas poentsistemon, kiu favoras pli senchavajn disdividojn, anstataŭ uzi striktajn regulojn, kiuj forigis plurajn validajn eblecojn
- Vi nun povas kopii la serĉ-URL de vorto por sendi ĝin al iu, kaj la vortserĉo jam estos antaŭplenigita.
- Nur se vi konsentas, Google Analytics permesas al mi vidi la serĉitajn vortojn kaj eble korekti iujn, kiuj ne funkcias. (Sed ŝajnas, ke ĝi ne redonas ĉiujn vortojn, do ĝi bezonas esti testita pli detale.)

github.com/helloyanis/Esperant

#esperanto #lang_eo #foss

Ténno Seremél’tennoseremel@gts.skobk.in
2025-06-23

Mi publikigis subtekstojn por la dektria seriero de Simuno. Mi ankoraŭ ne redaktis ĝin, ĉar mi ne povas tuj vidi erarojn 😅 Tamen se vi ne volas atendi…

#lang_eo #subtekstoj #simuno #animeoj

Ursidinoj/The Bjornsdottirsellenor2000@mastodon.top
2025-06-22

Esperantistoj: leginte la junian eldonon de la revuo Esperanto, kie diriĝas ke ne sciatas kie okazos UK 2026, mi sonĝetas pri «ĉu UK 2026 povus okazi miaurbe?» Sed, tio neniam povus okazi, nek 2026e, nek iu-ajn-alia-jare. La Esperantista komunumo ĉi tie simple tro malgrandas (miascie nur mi) kaj seninfluas en la pli granda komunumo de la urbo, kaj ni estas tro for de gravaj internaciaj aerstacidomoj, kaj oni timus ke estus problemoj por Usonanoj aŭ pro ebla Usona invado. #Esperanto #lang_eo

Ténno Seremél’tennoseremel@gts.skobk.in
2025-06-22

Hodiaŭ mi volas terpometon. La torteton, ne la kreskaĵon 🤭

#lang_eo #manĝaĵo

Rajnhildo Ursidino :evdonia_corner_emblem: reinhilde@bv.umbrellix.org
2025-06-21

bonvenon al la novaj sekvantoj! #lang_eo

2025-06-21

Hieraŭ mi revidis la uŝuiston en la parko. Li nomiĝas Ismael. Ni denove trejnis kune.
Li helpis min plibonigi miajn piedbatojn. La tekniko de Ismael estas tre simila al tiuj, kiujn mi lernis en tekvondo.
Hodiaŭ li estis laca, do mi trejnis sola en la parko, malgraŭ la varmega vetero.
#taglibro #Esperanto #lang_eo #bokso #uŝuo #luktosporto

Esperanto klubo Tübingenesperanto_tubingeno
2025-06-21
Kelkaj stangoboatoj ĉe la bordo de rivero Nekar. Videblas la malnova parto de la urbo en la fono.

"...ni esperas minumigi, eĉ nuligi, la uzadon de AI kiel eble."

  • Pri artefarita intelekto, Usona Esperantisto

DANKEGON

#esperanto #lang_eo #esperantousa #artefaritaintelekto #ai

Esperanto klubo Tübingenesperanto_tubingeno
2025-06-19

SUSPENSA STANGOBOATA KONKURSO

Hodiaŭ, la 19an Junion, okazis de nove la tradicia ĉiujara konkurso de la tipa tubingena stangoboatoj. La plimulto de la partoprenantoj estas gestudentoj de la universitato. Ĉiu skipano de la malvenkinta boato devas trinki duonan litron de naŭsa fiŝoleo por estonta plifortigo (Urrggg 😜 ). Do ĉiam estas granda spektaklo. Sed ankaŭ samtempe estas libervola konkurso pri travestio.

swr.de/swraktuell/baden-wuertt

Tradicia stangboatoj dum la konkurso sur la rivero Nekar en Tubingeno

Client Info

Server: https://mastodon.social
Version: 2025.04
Repository: https://github.com/cyevgeniy/lmst