#LiberaProgramaro

2024-08-17

Saluton al ĉiuj, karaj fediuloj!

Mi havas problemon, demandon kaj ideojn… Kaj eble iu el vi povas helpi min.

Ankaŭ mi havas 5000 karakterojn sed mi nur uzos 1883 el ili :)

Problemo

Imagu vegetaranon aŭ alergian homon kiuj malsatas en esperanta renkontiĝo ĉar neniu prizorgis pri la inkluziveco de la menuo… (parenteze mi jam vidis tion sed ne okazis en esperanta renkontiĝo). Konklude do, mi povas diri ke mi estas cifereca-vegetarana/alergia homo kiu ne volas uzi malliberan programaron pro moralaj kaj sanaj kialoj.

Ĝenerale, ŝajnas al mi ke la esperantistaro ne multe zorgas pri cifereca libera kulturo. Ili ĝoje uzas Guglilojn, Zoom kaj aliajn ilojn ke mi ne povas akcepti uzi. Kaj tio tre tristigas al mi ĉar por mi tiuj iloj estas baroj al mia partoprenado en tiu mirinda komunumo. Kiel nia kara Lolo, mi volas rompi murojn (sed inter la retuloj). Por plibonigi mian senton, jen la demando kaj kelkaj ideoj.

Demando kaj ideoj

Ĉu iu el vi scias se jam ekzistas “esperantan forkon” en kiu esperantistoj nur uzas liberan programaron aŭ almenaŭ zorgas pri tio kaj helpas unu la alian por forpeli malliberan programaron ?

Se tio ne ekzistas mi pensas ke, almenaŭ por mi, estus tre ĝoja havi etikedon por renkonti aliajn esperantistojn kiuj povas interrilatigi samtempe per lingvistika kaj cifereca libera kulturo. Kaj tio ankaŭ povas eble helpi la disvastigado de esperanto ĉi tie, kie la angla estas de facto lingva franca (kaj tio ne justas).

Opinioj

Bone, mi jam rankontis la problemon, faris la demandon kaj kundividis ideojn.

Se vi pensas ke mi havas moralan superecon, bonvolu konservi vian opinion por vi mem aŭ viaj samideanoj, sed ne respondu al tiu publikaĵo.

Koran dankon pro legi ĝis la fino kaj antaŭdankon se vi donas al mi iun solvon aŭ subtenon.

#Esperanto #Esperantujo #Fedeverso #LiberaProgramaro

2024-05-25

Antaŭ jaroj, la FSFE (Fondaĵo pri Libera Programaro en Eŭropo) vendis t-ĉemizojn kun la slogano "hacking for freedom", sed nun ne plu. Do mi faris ĉi tiun bildon en Esperanto " Kodumado por Libereco". Vi povas uzi ĝin por presi t-ĉemizojn aŭ kiel tapeton. #esperanto #lang_eo #fsfe #kodumado #liberaprogramaro

Malvona bildo de la FSFE kun la teksto : "Kodumado por Libereco"
Carmen Bianca BAKKERcarmenbianca@todon.eu
2024-04-23

@fantazo Do fakte jes, mi konsentas ke forbaro de homoj estas nedezirinda lasta opcio, sed mi precizigis ke temas pri homoj kiuj volas (kaj, mi devus diri, porbatalas) forigi politikon el #LiberaProgramaro.

Jen, 'forigi politikon' ofte signifas ke oni devas nek konsideri nek akomodi 'aliajn' homojn. Tio volas diri ke ili kontraŭas kondutkodojn, alireblecon, internaciiĝon, ktp. Laŭ mi, tiaj 'kontribuaĵoj' ne bonvenas. Kaj por defendi la movadon (kaj la homojn ene), indas agi kontraŭ tiajn kontribuaĵojn. Kaj, foje, necesas forbaro.

KuboF Hromoslav bio/acc 🧬kubofhromoslav@esperanto.masto.host
2024-03-06

En 2024 jam estis eldonita @kdecommunity #Plasma en granda versio 6, en Februaro.

Ĝis Majo estas (ambicie) planata @GIMP en longe preparata versio 3.

#ReactOS multe progresas kaj mi ne mirus pri longe atendata grandeta versio 0.4.15.

Bona jaro por #LiberaProgramaro 🤩

Kaj Inventaire kaj OpenLibrary estas malfermitkodaj sub GNU AGPLv3. Ambaŭ prenas datumojn de Wikidata. Mi preferas la interfacon kaj kompletecon de detaloj redakteblaj en OpenLibrary, kaj ĝenerale subtenas projektojn de Internet Archive. Tamen se iu konas (mal)avantagojn aŭ alternativojn mi ankoraŭ scivolas.

Inventaire
github.com/inventaire/inventai
OpenLibrary
github.com/internetarchive/ope

#lang_eo #liberaprogramaro #inventaire #openlibrary

KuboF Hromoslav bio/acc 🧬kubofhromoslav@esperanto.masto.host
2022-11-18

Mi ricevas pli multajn ŝatojn en @joinmastodon@twitter.com ol en @Twitter@twitter.com 😍

Vivu, #LiberaProgramaro, #OpenSource 😎

KuboF Hromoslav bio/acc 🧬kubofhromoslav@esperanto.masto.host
2022-04-13

@mozilla@twitter.com Foundation laŭ mi faris multe pli saĝe, ĉar ili decidis ne plu akceptadi energi-altpostuleman #ĉifromono-n, ekz. #bitcoin, sed plu akceptadi energi-ŝparajn 👍
Tiel povas facile donaci ankaŭ homoj de landoj kun subprema politika reĝimo, kaj per #LiberaProgramaro.

2020-09-15

Mi pensas ke Evildea estas tre mojosa. Li faris filmeton pri 12 Esperanto-kantoj kaj la ❤️ “Samideano” ❤️ hiphopon tre ŝatas al mi :) https://invidious.tube/watch?v=OT-t7jKQbGM&ckattempt=1

Helpu min praktiki. Rekomendu min kelkajn kantojn sed bonvolu ne sendas al mi Jutubojn ligojn :_) Dankon

#esperanto #muziko #liberaprogramaro

Trinuks' ¯\_ (ツ) _/¯ :flago:trinukso@esperanto.masto.host
2020-09-13

#libretaxi estas aplikaĵo, kiu kontaktigas pasaĝerojn kaj kondukistojn (io tia al #Uber) #liberaprogramaro

libretaxi.org/

2020-04-28

malfermitkoduloj estas la esperantistoj de programado

dankon al ili

#esperanto #opensource #malfermitkoda #liberaprogramaro

Ĉu vi kreis dosieron kaj antaŭ ol publikigi ĝin en la Interreto vi volas #metadatumo-jn purigi por plibonigi #privateco-n?

Se la dosiero estas bildo, sondosiero, foto, tabelkalkulo, teksta dokumento, PDF... Mat2 (Metadata anonymisation toolkit 2) povas esti aparta opcio. Estas elŝutebla en pluraj liberaj disdonoj: 0xacab.org/jvoisin/mat2​

Laŭvole, vi povas uzi ankaŭ ĉi tiun retejan servon: metadata.systemli.org/
Systemli konservas nenian ensalutadon!

#iloj #LiberaProgramaro

Client Info

Server: https://mastodon.social
Version: 2025.07
Repository: https://github.com/cyevgeniy/lmst