Antaŭ kelka tempo okazis en Ĉeĥujo elektoj de deputitoj. En la parlamenton eniris nova partio: »Motoristoj al si mem«. Ili promesis racian, dekstreman, kaj mone respondecan politikon, kaj promesis meti spertajn fakulojn en ministrajn seĝojn. Kune kun du aliaj partioj, ili akiris plimulton de seĝoj en la deputitejo, kaj nun traktas – jam iom longe – pri formado de la nova registaro. :gutkato_timsurprizita:
Unue, ili neformale proponis kiel ministron de vivmedio sian prezidanton, s-ron Macinka, kion kritikis multaj natursciencistoj kaj aktivistoj, ĉar li havas ligojn al entreprenistoj je karbo, kaj li publike neadas homan influon je la tutmonda klimata ŝanĝo. :gutkato_brulas_senzorge:
Samtempe, ili neformale proponis kiel ministron de fremdaj aferoj sian honoran prezidanton, s-ron Turek, kion kritikis preskaŭ ĉiu, ĉar oni trovis amason da registraĵoj kaj afiŝoj en sociaj retoj, kie li insultas homojn, prezentas rasistajn komentojn, uzas naziajn simbolojn, kaj fanfaronas pri sia kontraŭleĝa agado. La prezidanto eĉ avertis, ke por li li ne estas akceptebla kandidato je tiu posteno. Do oni atendis, kiel Motoristoj kun siaj kunliganoj solvos la problemon. :gutkato_flucerba:
Hodiaŭ, mi televidis anoncon de la formalaj proponoj. La Motoristoj solvis la problemon tre ruze. Kiel ministron de vivmedio ili formale proponis sian honoran prezidanton, s-ron Turek, kaj kiel ministron de fremdaj aferoj sian prezidanton, s-ron Macinka. Do simpla interŝanĝo de seĝoj. :gutkato_3c:
Samideanoj, kiom mi fieras vivi en nacio kies registaro havos tiom da multtalentaj homoj, kiuj samtempe estas spertuloj pri pluraj, tute nerilataj fakoj! Mi jam povas vidi mian landon flori kaj prosperi en la venontaj jaroj. :gutkato_fiera:


