#Tradukoj

Korren-Kerrenkorren@jam.xwx.moe
2025-01-20
Bonvenon al mia realeco
Mi bonvenigas vin en la fino de vojo
Pardonu mian nekutimecon
Sed tio puŝos nin antaŭen

Ĉe la mondkruciĝo
Fandiĝas frostita sango
Ne sperteblas doloro
Kaj eblas dividi per nulo

Bonvenon hejmen
Ni komencu novan batalon
Mi salutas vin en vera batalo
Nenio povas esti alia
Ni tuj finiĝu tion
Mi komencas novan batalon
Ĉi-foje - kontraŭ mi mem!

Nun ni havas nur unu taskon
Atingi la punkton kaj ne perdi
Liberecon kaj fidelecon - kiel alie?
Ne eblas kompreni la vivon pli

Ĉe la mondkruciĝo
Fandiĝas frostita sango
Ne reflektas lumo
En la mondo, kiu ne ekzistas!

Bonvenon hejmen
Ni komencu novan batalon
Mi salutas vin en vera batalo
Nenio povas esti alia
Ni tuj finiĝu tion
Mi komencas novan batalon
Ĉi-foje - kontraŭ mi mem!
Bonvenon al la batalo
Ĉi-foje - kontraŭ si mem!
Bonvenon al la batalo!

#kantoj #tradukoj #metalroko
Tirifto :flago_esperanto:tirifto@jam.xwx.moe
2024-09-28

Nu, mi komencis subtekstigi la kinofilmon »Perditoj« (1956, Ĉeĥoslovakujo). Progreso estas malrapida kaj tradukado estas malfacila, ĉar multaj diraĵoj havas tre belan formon, kaj ofte ne klaras, kiel plej bone transpreni tiun belecon en Esperanton. Sed la pripensado fojfoje estas amuza kaj agrable defia. :gutkato_flucerba:

Lastanokte mi ankaŭ dormis sen interrompoj pro tuso. Espereble tio baldaŭ reordinariĝos. :gutkato_dormas:

#lang_eo #Esperanto #filmoj #kinofilmoj #subtekstoj #tradukado #tradukoj #vivo

Filmero de la menciita kinofilmo. Viro sidas tage sur herbejo kaj tenas pipon en la sia buŝo. Li diras: »Manĝaĵon vi ne havas… tabakon vi ne havas…«
Tirifto (malnova konto / old account)tirifto@miniwa.moe
2021-09-08

Hmm… hmm… »blobcat«…

Ĉu »ĵelekato«?

#lang_eo #tradukoj #vortoj :blobcat:

Mi publikigis novan novelon en mia blogo.

#esperanto #tradukoj
tjerielliono.blogspot.com/

Mi komencis blogon, en kiu, por nun, mi publikigas iamajn tradukaĵojn miajn.
Bonan legadon.

#esperanto #tradukoj
tjerielliono.blogspot.com/

2020-10-18

Tago de la verkistinoj, en Hispanio
La 19a de oktobro 2020 estas en Hispanio la “Tago de la verkistinoj”.

Hispana Esperanto-Federacio (HEF) estas akceptita kiel oficiala kunfestanto en la omaĝo al la verkistinoj, kiun la Nacia Biblioteko de Hispanio okazigas ĉiujare ekde 2016.

Ĉi-jare HEF partoprenos diversmaniere. Unu el la ĉefaj eroj de la omaĝo estos la aperigo de kv
akademio-literatura.org/arkivo
#Ĝenerale #Tradukoj #HEF #HispanaEsperanto-Federacio #literaturo

Client Info

Server: https://mastodon.social
Version: 2025.04
Repository: https://github.com/cyevgeniy/lmst